Interlingve, Interkomprenige

Konsilantaro

Jonathan Pool, doktoro pri filozofio
 
Okupo: Prezidanto de Utilika Foundation (Celaĵo Utilika – “publikboncela fondaĵo”) kaj kunfondinto de ESF
 
Interesoj: Tutmonda interagado; obstakloj de komunikado inter homo kaj homo, homo kaj maŝino kaj de permaŝina interhoma komunikado, kaj kunlaboro kiu estiĝas el la diverseco kaj limigiteco de lingvoj.
 
Profilo:
Jonathan Pool antaŭe instruis politikan sciencon en SUNY ĉe Stony Brook kaj Universitato de Vaŝingtonio, kie li faris la esploradon pri individuaj kaj kolektivaj elektoj rilate la lingvojn. Li ankaŭ estis komerca kaj neprofitcela entreprenisto. Ekde la starigo de la Celaĵo Utilika en 2004 li supervizas ĝian esploradon kaj evoluigadon rilate al la kontrolitaj lingvoj, malambigueco, komputila leksikografio kaj tutlingva informado, komunikado kaj traduksistemoj, kunlabore kun la Turing-Centro de la Universitato de Vaŝingtonio. Ĉi tiu laboro inkluzivas riĉigon kaj funkciigon de PanLex, interret-alirebla rimedo, kiu tradukas milionojn da vortoj en milojn da lingvoj. Li loĝas en Berklio, Kalifornio.
 
Kontaktoj:
2550 Dana Street, Apt. 2C
Berkeley CA 94704-2863, USA
Retpoŝto: http://utilika.org/msg.html
Retejo:     http://utilika.org/info/pool.html 

David K. Jordan, doktoro pri filozofio
 
Okupo: Emerita profesoro (Universitato de Kalifornio en San Diego – UCSD, University of California San Diego)
 
Profilo:
David K. Jordan doktoriĝis pri antropologio en Universitato de Ĉikago en 1969. Liaj akademiaj interesoj rilatas ĉefe al kultura kaj psikologia antropologio, socilingvistiko kaj transkultura studo de religioj. Li multe interesiĝas pri la ĉina socio (aparte tiu de Tajvano) kaj duavice – pri antaŭkolumba Meksiko.
Jordan publikigis verkojn pri lingvo, socia strukturo, popolreligio kaj sektismo en Tajvano kaj Ĉinio. Li ankaŭ verkis en kaj pri Esperanto, pri Esperanto-rilataj sociaj movadoj kaj ankaŭ pri la koncerna kampo de interlingvistiko.
 
Kontaktoj:
Dept. of Anthropology, UCSD
9500 Gilman Drive
La Jolla, CA 92093-0532 USA
Tel.: +1-858-822-0751 (rekta)
Fakso: +1-206-350-8975 (rekta)
Retpoŝto: dkjordan@dkjordan.net
Retejo:     http://www.anthro.ucsd.edu/Faculty_Profiles/jordan.html
Retejo:     http://anthro.ucsd.edu/~dkjordan/index.html

Ian Richmond, doktoro pri filozofio
 
Okupo: Emerita profesoro de Francaj Studoj en Université Sainte-Anne; eksa vic-prezidanto pri Akademiaj Studoj kaj Esplorado
 
Interesoj: Lernado de la dua lingvo, komputil-bazita lingvolernado kaj literaturaj studoj. Esplor-interesoj: Esperanto kiel literatura lingvo kaj Esperanto kaj internacia edukado.
 
Publikaĵoj:
Richmond, I. (1999). Is Your CALL Connected? Stand-alone vs. Integrated CALL software. In Keith C. Cameron (ed.),. CALL: Media, Design and Applications (Lisse, Abingdon, Exton, PA, Tokyo: Swets and Zeitlinger), pp. 294–314.
Heller, L., & Richmond, I. (Eds.). (1994). La Poétique des "Fables" de La Fontaine. London, Ontario: Mestengo Press, 1994.
Richmond, I. (Ed.). (1993). Aspects of Internationalism: Language and Culture. Papers of the Center for Research and Documentation on World Language Problems. Lanham, MD: University Press of America, 1993.
Klaku ĉi tie por vidi pli da publikaĵoj
 
Kontaktoj:
5357 McGuffie Avenue
Powell River, BC
Kanado  V8A 3T6
Tel.: 604.483.9673
Retpoŝto: ianm.richmond@gmail.com

John Edwards, doktoro pri filozofio
 
Okupo: Profesoro
 
Interesoj: Socia psikologio de la lingvo; lingvo kaj grupa identeco
 
 Profilo:
Doktoro John Edwards instruas psikologion de personeco, ĉefe pritraktante la plej grandajn teoriistojn - Freud, Jung, Rogers k.a. Li ankaŭ instruas altnivelan seminarian kurson pri socia psikologio de lingvo. Liaj propraj esploraj interesoj fokusiĝas sur la rilato inter la lingvo kaj grupa identeco (kun siaj gravaj sociaj sekvoj, kiel etneco, naciismo, multkulturismo kaj socia plurismo).
 
Kontaktoj:
Department of Psychology, St Francis Xavier University,
Nova Scotia, Canada
Retejo: http://www.stfx.ca/academic/psychology/pages/faculty-pages-pics/John-Edwards.htm

François Grin, doktoro pri filozofio
 
Okupo: (plentempa) Profesoro pri ekonomiko
 
Interesoj: Ekonomiko de lingvo, ekonomiko de multlinvgeco, ekonomiko de edukado, lingvopolitiko kaj ties pritaksado; metodologio de
interdisciplineco.
 
Profilo:
Post sia doktoriĝo en Ĝenevo, François Grin laboris en la Universitato de Montrealo kaj la Universitato de Vaŝingtonio (Seatlo); li estis vic-direktoro de la Eŭropa Centro de la Minoritataj Aferoj (European Centre for Minority Issues - ECMI) en Flensburg, Germanio, kaj poste vic-direktoro de la Eduka Esplor-Sekcio de la Ĝeneva Eduka Ministerio. Li nun estas plenrajta Profesoro pri Ekonomiko de la Fako pri Tradukado kaj Interpretado de la universitato de Ĝenevo, kaj ankaŭ vizitanta profesoro de la Universitato de Lugano, kie li instruas mastrumadon de lingvistiko kaj kulturan diversecon. François Grin specialiĝas en lingva ekonomiko, eduka ekonomiko, lingvopolitiko kaj politik-pritaksado en tiuj kampoj. Li estas aŭtoro de pluraj eldonaĵoj kaj li supervizis gravajn projektojn por scienc-esploraj agentejoj kaj internaciaj organizoj. Li konsilis plurajn naciajn kaj regionajn registarojn en lingvopolitikaj aferoj. Li estas vic-kunordigantoj de la projekto “DYLAN” de la eŭrop-komisiona programo European Commission’s 6th Framework Programme. Lia plej lasta libro, "La Ekonomiko de la Multlingva Labormedio" (The Economics of the Multilingual Workplace, kunlabore kun C. Sfreddo kaj F. Vaillancourt) estis publikigita de Routledge en 2010. Pli da informoj: www.elf.unige.ch.  
 
Kontaktoj:
Prof. Dr. François Grin
ÉTI, Université de Genève
40, Bd du Pont-d'Arve
CH-1211 GENÈVE 4
Suisse - Schweiz - Svizzera - Svizra

tél.: +4122-379-8720
fax: +4122-379-8750
Email: francois.grin@unige.ch
Internet: http://www.elf.unige.ch
 

Klaus Schubert, doktoro pri filozofio
 
Okupo: Profesoro de Universität Hildesheim, Germanio; specialiĝas pri la preparado de teknikaj tradukistoj (bakalaŭra nivelo) kaj specialistoj pri internacia fak-komunikado (magistra nivelo)
 
 
Kontaktoj:
Universität Hildesheim
Institut für Übersetzungswissenschaft und Fachkommunikation
Gebäude Lübecker Straße 3
Postanschrift:
Marienburger Platz 22
D-31141 Hildesheim
Deutschland/Germanio/Tyskland/Duitsland/Germany
Tel. +49 (51 21) 8 83-5 44
Tel. +49 (51 21) 8 83-8 74 (Sekr.)
Retpoŝto: klaus.schubert@uni-hildesheim.de
Retejo:     http://www.uni-hildesheim.de/de/schubert.htm
Retejo:     http://www.trans-kom.eu
Retejo:     http://www.klausschubert.de

Nancy Schweda-Nicholson, doktoro pri filozofio
 
Okupo: Profesoro de la Lingvistika kaj Kognoscienca Fakultato de la Universitato de Delaware (Usono); instruas ankaŭ en la Jura Fako de la Universitato de Delaware
 
Interesoj: Sociolingvistiko, lingvoplanado, lingvo kaj juro, kortuma interpretado, teorio kaj praktiko de interpretado
 
Profilo:
Nancy Schweda Nicholson publikigis plurajn verkojn pri la teorio kaj praktiko de interpretado, trejnado de interpretistoj, lingvoplanado por la kortuma interpretado en Usono kaj aliaj landoj. Ŝi funkcias kiel konsultisto kaj trejnisto en FBI kaj aliaj usonaj registaraj agentejoj. Ŝi estas konsultisto por la Indiania Supera Kortum-Komisiono pri Rasa kaj Seksa Justeco. Ŝi ankaŭ helpas pri kreado de bone organizita reto por trovado, trejnado kaj testado de la kortumaj interpretistoj en Indianio (Usono).

Kontaktoj:
Department of Linguistics, University of Delaware
Delaware, USA
Retpoŝto: nsn@UDel.Edu
Retejo:     http://www.ling.udel.edu/ling/index.php?option=com_mambatstaff&Itemid=36&func=fullview&staffid=15&mode=list

Duncan Charters, doktoro pri filozofio
 
Okupo: Profesoro pri fremdaj lingvoj
 
Interesoj: Hispana lingvo kaj literaturo, instru-kulturo kaj aŭskulta kompreno; plibonigo de lingvokapabloj kaj uzado de teknologio en instruado
 
Profilo:
Duncan Charters estas profesoro de fremdaj lingvoj en la Kolegio Principia, kies fakultaton li eniris kiel plentempa stabano en 1974. Antaŭ tio doktoro Charters estis preleganto pri fremdaj lingvoj en la Ŝtata Universitato de Humboldt (Usono) kaj instruis regulajn kaj somerajn programojn en multaj aliaj altlernejoj kaj universitatoj. Li ankaŭ laboris kiel program-aprezisto, konsilisto kaj prelegisto por lernejoj kaj organizaĵoj inkluzive de la ŝtataj estraroj pri edukado de Kalifornio kaj Ilinojso. En 1993 li instruis en Svislando kiel direktoro de internacia seminario por prepari lingvo-instruistojn kaj trejnistojn de instruistoj. En Hispanio li laboris por la Universala Kongreso de Esperanto, kunordigante la temon "Eduki por la 21-a jarcento".
 
Kontaktoj:
Principia College
Elsah, IL 62028-9799, USA
Retpoŝto: charters@prin.edu
Retejo:     http://www.prin.edu/college_faculty/index.pl/charters_d

Probal Dasgupta, doktoro pri filozofio .
 
Okupo: Profesoro pri lingvistiko, Indian Statistical Institute; presidanto de la Universala Esperanto-Associo (ekde 2007)
 
Profilo:
Probal Dasgupta doktoriĝis en Nov-Jorka universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis lingvistikon en tri barataj universitatoj. En la universitato de Hajderabado li estas profesoro pri aplika lingvistiko ekde 1989 kaj estis direktoro (2000-2006) de “Programo por Studi Baraton” por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter eŭropaj/usonaj gejunuloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankaŭ la dekano pri humanistiko (2001-04). Ekde aŭgusto 2006 li entreprenas en la Barata Statistika Instituto (en Kalkato) leksikajn esplorojn. Esperanto rolas en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie utilan kartografion de la vortokono. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto.

Kontaktoj:
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700 108, Barato
India
Retpoŝto: probal.dasgupta@gmail.com
Retejo:     http://en.wikipedia.org/wiki/Probal_Dasgupta
 

 
Nomo: Katalin Kovats
 
Okupo: Retpaĝ-administranto kaj redaktoro
 
Profilo:
"Mi estas filologo, diplomita lingvoinstruisto pri E-o (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo.
Mi kunlaboras kun ILEI kaj MONATO kaj estas aŭtoro (sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj. Nuntempa mia plena (preskaŭ tag-nokta) okupo estas la redaktado de tiu ĉi hejmpaĝo por helpi al tiuj kiuj volas disvastigi nian lingvon. En tiu laboro multe helpas mia edzo Sylvain kaj iom malpli nia fileto Martin kaj ankoraŭ pluraj aliaj amikoj, kolegoj kiujn mi prezentas al vi sube.
Por pli scii pri mi vidu mian profilon kaj informojn ĉe la kursgvidantoj en Edukado.net."
 
Kontaktoj:
Retpoŝto: katalin.kovats@online.nl

 


Alvino Fantini, doktoro pri filozofio

Okupo: Emerita profesoro de Lingvoinstruista Edukado kaj Interkultura Komunikado

Profilo:
Alvino E. Fantini diplomiĝis pri antropologio kaj aplikita lingvistiko kaj estis altranga fakultatano de la SIT Graduate Institute. Li laboris pri lingvoinstruado kaj interkultura komunikado pli ol 40 jarojn en Usono kaj ekster Usono, en intensaj kaj ampleksaj programoj, en edukado kaj trejnado, en praktiko kaj teorio, kaj li laboris pri pluraj lingvoj kaj kulturoj. Li faris multe da esplorado kaj publikigis plurajn eldonaĵojn, inkluzive de Lingvoakirado de Dulingva Infano (Language Acquisition of a Bilingual Child) kaj Novaj Manieroj Instrui Kulturon (New Ways in Teaching Culture). S-ro Fantini servis kiel konsilanto por Naciaj Fremd-Lingvaj Normoj por la usona edukado, estis iama prezidanto de SIETAR International (Societo de Interkultura Edukado, Trejnado kaj Esploro - Society for Intercultural Education, Training, and Research) kaj estis premiito de la plej alta premio de SIETAR - Primer Inter Pares. Ekde antaŭnelonge, li estas fakultatano de Matsujama-universitato pri postdiplomaj studoj en Japanio kaj servas kiel internacia konsultisto.

Kontakto:
SIT Graduate Institute
PO Box 676, 1 Kipling Road
Brattleboro, VT 05302 USA

 


 

Ghuzal BadamshinaGhuzal Badamshina, doktoro pri filozofio

Okupo: Esploristo, Verkisto

Interesoj: Multimediaj diskursoj. Multlingveco kaj interlingvaj tradukoj: lastatempaj scienctrovoj pri encerbaj procezoj.  Nuntempaj praktikadoj kaj formoj de nomadismo. Diplomatiaj rilatoj per kultura dialogo kaj per scienca kunlaborado. Influoj de ĵaza fenomeno esprimataj en nemuzikaj artoj.

Profilo:
En siaj fruaj jaroj Ghuzal Badamshina diplomiĝis de la Samarkanda Arta Kolegio kaj de la Ŝtata Konservatorio (Almato), kie ŝia tezo analizis literaturajn meritojn kaj metodojn en muzikologio de la dudeka jarcento; ŝi daŭrigis ĉi tiujn esplorojn en la Moskva Ŝtata Konservatorio.  Ghuzal doktoriĝis en la Universitato de York (Britio,1996), kie ŝia esploro pristudis nuntempajn praktikojn kaj verkstilojn de arta historio kaj kritiko.

La multaj esplor-interesoj kaj oficaj postenoj de doktorino Badamshina etendiĝas de la metodologio de nuntempaj kritikaj studoj al sciencoj, esplorado kaj disvolvado, alregistara konsilado, ebligo de inter-organizaj partnerecoj ktp.  Dum la lastaj tridek jaroj, Ghuzal ĝuis daŭran diverskadran instruadon – ĉu kiel privata trejnisto, aŭ kiel vizitanta profesoro en mult-disciplinaj akademiaj fakultatoj (Universitato de Vaŝingtonio, Seattle).  Ŝi estas aŭtoro de pluraj publikigitaj verkoj en muzik-teorio, historio kaj estetiko, kaj ankaŭ esplor-sciencisto kun pli ol jardek-longa kariero (en la plej granda kontrakta esplorinstituto de la mondo, Battelle). Aplikante sian krean energion en multaj sci-kampoj, doktorino Badamshina ankaŭ estas rekonata kiel talenta tradukisto de literaturaj verkoj (poezio kaj prozo) kaj de divers-sciencaj esplortekstoj.  En sia akademia laboro por mult-instituciaj sciencaj programoj kun Federaciaj Laboratorioj de Usono, kun eksterlandaj registaraj agentejoj kaj kun eksterlandaj organizaĵoj, ŝi kontribuis grandan kvanton de tradukoj de esencaj internaciaj dokumentoj.

Ŝia persona kaj publika engaĝiĝo kun kritikstudoj de artoj kaj beletroj kaj ŝia pasio pri edukado restis fortaj kaj dum ŝiaj fruaj jaroj en Eŭrazio, kaj dum ŝia doktorgrada studado en Britio. Elektinte Usonon por sia hejmlando ekde la mezaj 1990-aj jaroj, d-rino Badamshina aktivas kiel civitano, vigle subtenante kulturajn, edukajn kaj artajn instituciojn, muzeojn kaj galeriojn en Vaŝingtono.  Ŝi loĝas en bela Oak Hill, norda Virginio.

Temoj de pasinta akademia kaj esplora laboro haveblas laŭ personaj petoj.
 
Kontakto: Ghuzal.B@gmail.com

 


 

Lee Miller, Magistro de scienco

Okupo: ASL-interpretisto

Profilo: La unuan fojon Lee partoprenis NASK en 2000 kiel progresinta studento, kie li ankaŭ iniciatis la tradicion de la tagĵurnalo “NASKa Fasko”. En 2003 oni petis lin instrui, kaj ekde tiam li laboras kiel kunordig-instruisto, proksime kunlaborante kun la NASK-administranto, Ellen Eddy. Lee Miller havis gravegan rolon kadre de la transiro de la trisemajna al unusemajna programo en 2011, kaj li prezidis plan-komitaton por ekzameni la eblojn altiri pli da studentoj, konservante aǔ plibonigante la kvaliton de la kursaro.

Lee lernis Esperanton kiam li estis 16-jaraĝa kaj estas Esperanto-parolanto ekde tiam. Flua ankaŭ en usona signo-lingvo (ASL), post sia kariero kiel manaĝero en la usona Ministerio pri Veteranaj Aferoj, li ricevis atestilon pri ASL-interpretado kaj eklaboris kiel plentempa interpretisto. Li diplomiĝis de Drury College (B.S.) kaj University of Missouri-Columbia (M.S.), kaj posedas atestilon pri lingva ekzameno de UEA/ELTE je la nivelo C1 (supera).  Li loĝas en Columbia, Missouri.

Kontakto: lamiller@centurytel.net

 


Nomo: Normand Fleury, teknikisto pri arbokulturo kaj hortikulturo

Okupo: Teknikisto por la Urbo de Montrelo pri verdigo kaj parkoj.

Interesoj: Ekologia ĝardenado, ornitologio, biciklado kaj piedirado enurbe aŭ en la naturo, Esperanto-movado.

Profilo: Diplomiĝis de la teknika kolegio Algonquin en Otavo pri hortikulturo kaj pejzaĝplanado, poste trejniĝis dum 2 jaroj en Eŭropo. Li laboris dum 25 jaroj en la Montreala Botanika Ĝardeno en la fako de edukado, en la fototeko kaj fine pri mastrumado de plantkolekto. Li eklernis Esperanton en 1979 en Francio kaj ekde 1982 aktivis ene de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA); interalie, li estras la libroservon de KEA ekde 1984. Li estas kunfondinto de Esperanto-Societo Kebekia (1982) kaj membras en ĝia estraro ekde tiam. Li estis prezidanto de LKK por IJK de TEJO en 1992 en Montrealo, kreis kaj gvidas la organizadon de pluraj regionaj renkontiĝoj (Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto - ARE, Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto - MEKARO), estis ĉeforganizanto de la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en 2008 en Montrealo kaj multe pli. Li kredas, ke necesas uzi kaj ĝui Esperanton, ne nur varbi por ĝi.

Kontaktoj: 

Normand Fleury
6358,  de Bordeaux
Montréal, Québec, CA, H2G 2R8
514-495-8442
normandfleury@esperanto.qc.ca

 

Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo