Konferencoj kaj eventoj

 

ESF kunvenas, organizas kaj partoprenas en diversaj konferencoj, simpozioj kaj aliaj eventoj, interalie, Nitobe-Simpozioj, nomitaj honore al la japana diplomato Nitobe Inazō (1862-1933): por diskuti internacie gravajn aferojn rilatajn al lingvoj.  ESF subtenas ankaŭ la serion de simpozioj pri lingvo kaj la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj okazas ĉiujare en Novjorko, kaj diversajn aliajn eventojn. La estraro de ESF ofte prelegas en diversaj aliaj konferencoj pri la temoj rilataj al la interesoj de la Fondaĵo.

Soros-serio

Novjorka prelegserio en 2016-2017, omaĝe al Tivadar Soros, esperantisto. Klaku ĉi tie por pli da informoj (angle).

UN: Simpozioj

U.N._LogoLa Studgrupo pri Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj ĉe UN-oficejo de UEA en Novjorko organizas la serion de simpozioj rilataj al lingvoj kaj la UN, kunlabore kun la Universitato de Hartford, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ESF. Klaku ĉi tie por lerni pli pri la simpozioj.

 

Nitobe-Sympozioj

nitobe_logoNitobe-Centro por Lingva Demokratio estis inspirita de la serio de Nitobe-Simpozioj, organizataj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Tiuj konferencoj kunvenigas aktivulojn, klerulojn, registarajn oficistojn kaj politikistojn por ekzameni la lingvajn dimensiojn de eŭropa integriĝo kaj tutmondiĝo. Klaku ĉi tie por pli da informoj.

 

Aliaj eventoj

ESF sponsoras vastan gamon de eventoj, konferencoj kaj simpozioj. Klaku ĉi tie por pli da informoj.

Comments are closed