Interlingve, Interkomprenige

Stipendioj

Interlingvaj esplor-stipendioj de ESF

Esperantic Studies Foundation donas interlingvajn esplor-stipendiojn (ĝis 10 mil USD) por subteni publikeblajn esplor-projektojn pri demandoj rilataj al la ESF-celoj. Ĉi tiu programo estas specife celita al postdoktoraj esploristoj kaj junaj universitat-stabanoj kiuj ekstarigas sian propran esplor-programon, kvankam ĉiuj rajtas peti stipendiojn de ESF.

Kiuj rajtas peti la stipendiojn

Ĉiuj individuoj kaj organizoj rajtas peti interlingvajn esplor-stipendiojn. ESF aparte bonvenigas monpetojn de doktoriĝaj studentoj, kiuj planas disertacian esploradon, kaj de universitataj instruistoj sen konstante posteno.

Kiel peti stipendion

Vi povas peti stipendion kiam ajn. Antaŭ ol fari la oficialan peton, bv. kontakti iun el ESF-estraranoj, administranton aŭ direktoron por pridiskuti viajn planojn kaj ideojn. Kiam vi pretas monpeti, sendu al ni la dokumenton kun jenaj informoj:

  1. viaj kvalifikoj, inkluzive rilatan edukon, lertojn kaj kapablojn, sciojn, spertojn, antaŭe publikigitajn aŭ nepublikigitajn esplor-projektojn (vi povas inkluzivi la kopiojn de la diplomoj, ekzamenajn atestilojn kaj ekzemplerojn de verkoj);
  2. la problemo kiun vi proponas esplori;
  3. la esplorado kiun vi proponas fari;
  4. la antaŭvidata valoro de la proponata esplorado al teoria scio, praktikaj solvoj aŭ ambaŭ;
  5. kie kaj en kiu(j) formo(j) vi esperas publikigi la rezultojn de via esploro;
  6. kiel la proponita esploro rilatos al aliaj esplor-laboroj kiujn vi jam faris aŭ intencas fari;
  7. la homaj kaj instituciaj rimedoj disponeblaj al vi por fari la proponatan esploron;
  8. la iloj, aĵoj, servoj, vojaĝoj kaj aliaj kostoj kiujn vi antaŭvidas kiel necesajn por la esplorado;
  9. la minimuma kvanto da rekta subteno kiun vi bezonus de ni por povi plenumi la esploron, kaj proponita temposkemo por ĝia pago;
  10. la daŭro de via esplorado;
  11. (se rilatas) la kvanto aŭ proporcio de subteno kiun postulis via institucio por kompensi siajn nerektajn kostojn ligitajn al la aŭspicado de via esplorado;
  12. la nomoj kaj adresoj (inkluzive la retpoŝtajn adresojn kaj telefon-numerojn) de almenaŭ tri personoj kvalifikitaj atesti pri viaj kvalitoj kiel esploristo aŭ esplorista grupo.

Monsubtena temposkemo

Se ni donos Interlingvan Esplor-Stipendion al vi, ni dividos la stipendian sumon en partojn kiuj estos pagitaj dum via esplor-periodo kaj post la submeto de via fina raporto. Plej ofte ni pagas du trionojn de la monsubteno dum la esplorperiodo mem, kaj la fina pago (unu triono de la tuta sumo) estas pagita post kiam vi submetis kontentigan finan raporton.

Ricevantoj de Interlingvaj Esplor-Stipendioj povas ankaŭ esti invititaj partopreni en okazaj ESF-renkontiĝoj aŭ konferencoj.

Sendu pretajn monpetojn al nia administra oficejo (vidu la kontakt-informojn).

Interlingvistika Fonduso

Fonduso por subteno de interlingvistiko kaj esperantologio estis starigita sub la gvidado de doktoro Detlev Blanke (Germanio) por doni malgrandajn stipendiojn por interlingvistik-rilataj publikaĵoj, konferencoj kaj similaj aktivaĵoj.

Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo