Interlingve, Interkomprenige

Nitobe-centro

Nitobe-Centro por Lingva Demokratio

nitobe logoNitobe-Centro por Lingva Demokratio estis kreita por starigi demandojn pri internacia komunikado kaj egaleca lingvopolitiko. Krome, la Centro kunordigas reton de aktivuloj agantaj en tiu ĉi kampo.

La specifa fokuso de Nitobe-Centro estas altigi la nivelon kaj intensecon de publika kaj politika debato pri lingvopolitiko en la unuiĝanta Eŭropo, kun la celo krei komunan, pozitivan kaj realisman lingvopolitikan kadron, kiu ekvilibrigus la protekton kaj gloradon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de Eŭropa Unio.

La Centro estis inspirita de serio de konferencoj (Nitobe-Simpozioj, angle) organizitaj en la jaroj 1996-2007 de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo. Tiuj konferencoj kunvenigis aktivulojn, klerulojn, burokratojn kaj politikistojn por ekzameni la lingvajn dimensiojn de eŭropa integriĝo kaj tutmondiĝo. La kvara Simpozio (30 julio-1 aŭgusto 2005 en Vilno, Litovio) altiris apartan atenton al la bezono de pli vastaj kaj bone informitaj diskutoj pri demandoj de lingvoj kaj komunikado en ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio.

Klaku ĉi tie por pli da informoj.

Noto: NITOBE Inazo (1862-1933) estis japano, doktoro de agrikulturo, edukisto, verkisto, Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj kaj fervora simpatianto de Esperanto. Li partoprenis la 13-an UK 1921 en Prago kiel oficiala delegito de la Ligo de Nacioj. Portreto de NITOBE Inazo sur 5000-ena bileto.

Plena listo de Nitobe-simpozioj

Nitobe-simpozio 5, Tokio, Japanio
 
Datoj: 2a - 3a de aŭgusto 2007
 
Temo: Europaj lingvoj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potencialo
Konkluda dokumento: Nitobe5
Prelegintoj: E.Annamalai (IN), Richard B. Baldauf Jr.(AU), Probal Dasgupta (IN), Feng Zhiwei (CN), Mark Fettes (CA), Kimura Goro Christoph (JP), Robert Phillipson (DK), Timothy Reagan (US), Tove Skutnabb-Kangas (DK), Humphrey Tonkin (US), Usui Hiroyuki (JP) k.a.
 
Nitobe-simpozio 4, Vilno, Litovio
Datoj: 30a de julio - 1a de aŭgusto 2005
Temo: Lingvopolitikaj aspektoj de la larĝiĝo de la Eŭropa Unio
Konkluda dokumento: Nitobe4
Prelegintoj: Humphrey Tonkin (US), Mark Fettes (CA), Robert Phillipson (DK), Francois Grin (CH), Philippe van Parijs (BE)

Nitobe-simpozio 3, Pekino, Ĉinio
Datoj: 25a - 26a de julio 2004
Temo: Al nova internacia lingva ordo
Konkluda dokumento: Nitobe3
Prelegintoj: Prof. Dr. Humphrey TONKIN (US), Dr. KOBAYASHI Tukasa (JP), YANG Guang (CN), Michael CWIK (EU), Prof. SU Jinzhi (CN), Noel MUYLLE (EU), Prof. LIU Haitao (CN), MIYOSHI Etsuo (JP), Kimiko SCHWERIN (EU), Prof. Dr. LEE Chong-Yeong (KR)
 
Nitobe-simpozio 2, Berlino, Germanio
Datoj: 2a - 3a de aŭgusto 1999
Temo: Tutmondiĝo kaj lingva diverseco
Prelegintoj: Prof. Dr. Ulrich Ammon, Dr. Tove Skutnabb-Kangas, Prof. Claude Piron, Prof. Dr. Florian Coulmas, Mrs. Emma Bonino
 
Nitobe-simpozio 1, Prago, Ĉeĥio
Datoj: 20a - 22a de julio 1996
Temo: Al lingva demokratio
 
Konkluda dokumentoNitobe1
Reprezentantoj de: UN, UNESCO, EU, NRO-j
 
Pli da informoj pri Nitobe-centro

 

Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo