Interlingve, Interkomprenige

NASK

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas intensa merga kursaro en Esperanto. Antaŭ la jaro 2002, NASK dum 31 jaroj okazis en San-Franciska Ŝtata Universitato. En 2002-2006 la kursaron gastigis School for International Training (SIT) en Brattleboro, Vermonto, kaj en 2007-2011 - la Universitato de Kalifornio en San-Diego. La sesio de 2012 okazos en la bela kampuso de la Universitato de Teksaso en Dallas. NASK estas unika eduka evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo. La kurson organizas kaj administras S-ino .

La Universitato de Teksaso en Dallas varme bonvenigos NASK 2012!

Portu viajn ĉapelon, naĝkostumon, kontraŭsunan kremon, kaj eĉ vakerajn botojn!


Por la dua fojo NASK prezentos mallongan kursaron, ĉi-foje en sunplena Dallas, Teksaso. Alvenu la 25an de junio, kaj foriru la 4an de julio—jen ok plenŝtopitaj tagoj de lernado kaj amuzo.  La Universitato de Teksaso en Dallas (UT-D) estas rapide kreskanta universitato kun multaj novaj konstruaĵoj, meze de la granda urbregiono Dallas/Fort Worth. 

La NASKanoj loĝos kune en aparta “NASKejo” sur la kvara etaĝo de nova dormejo. Partoprenantoj loĝos en tri-homaj ĉambraroj; ĉiu havos privatan dormoĉambron, sed dividos salonon, necesejon, kaj duŝejon. La dormejo estas klimatizita, kaj la klasĉambroj estas en la sama konstruaĵo.  En la dormejo estas granda lavejo kun senkostaj lavmaŝinoj kaj sekigiloj.  Oni havas senpagan aliron al interreto (sed devas kunporti propran kablon “ethernet”).   
La manĝejo estas je plaĉa sepminuta paŝado for de la dormejo, kaj tie troviĝas multaj diversaj pladoj kiujn oni elektas laŭvole.  
 
La internacia instruista teamo de Spomenka Štimec (Kroatujo), Tim Westover (Usono), kaj Birke Dockhorn (Germanujo) provizos tri nivelojn de lernado.  Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn.
 
Ĉi-jare la studentoj povos veni iom pli frue por la Landa Kongreso de Esperanto-USA, samloke kaj en la sama loĝejo (22-25 junio).  Oni faru apartajn aranĝojn ĉe www.esperanto-usa.org.
 
Por pli da informoj, kontaktu Ellen M. Eddy, administranto, , au vizitu : http://esperanto.org/nask/

 

La prezoj por la kurso (eblas pagi ĉi tie)

 
La tuta kosto por NASK 2012 (kursoj, loĝado, manĝado) estos: US$ 625.00 ĝis la 22a de marto, kaj US$ 675.00 poste. Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj loĝantoj en latinamerikaj landoj. 
 

NASK 2012: pagaj opcioj
(se vi havas iujn ajn problemojn rilate al la pagoj, bv. kontakti )
 

After March 22nd | Post la 22a de marto

 


Until March 22nd | Ghis la 22a de marto

Pay Another Amount / Pagu Alian Sumon. Thank you for your support! Dankon pro via subteno!

 

Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo