Projekt-kunordigantprojects_lernu_355x200_blueo: Erin Piateski

ESF-Investo: ĉ. 765 mil USD

Lernu.net estas retejo por senpaga Esperanto-lernado. ESF subvencias ĉi tiun novecan projekton ekde 2002, kaj la ESF-estraro daŭre konsilas pri ĝia estonta evoluo.

La retejo informas pri Esperanto kaj pri la kialoj lerni ĝin, sed la ĉefa celo de Lernu.net estas Esperanto-instruado. lernu! donas ĉiujn rimedojn, kiujn oni bezonas, por atingi altan lingvonivelon ekde nulo. La retejo enhavas lernilojn, helpilojn, komunikilojn kaj ankaŭ buntan bibliotekon, tiel ke la uzantoj ne nur povu lerni Esperanton, sed ankaŭ povu tuj uzi kaj ekzerci ĝin. Oni povas uzi Lernu.net en Esperanto kaj ankaŭ en pli ol 40 naciaj lingvoj. Multnombraj volontuloj faras la tradukadojn.

La lernorimedoj de la retejo inkluzivas multmediajn kursojn, ekzercojn, ludojn kaj ekzamenojn. En la retejo nun estas haveblaj pluraj kursoj – la plejparto estas celita al komencantoj kaj progresantoj, sed estas materialoj ankaŭ por progresint-nivelaj lernantoj. Ĉiuj materialoj aplikas plurajn instru-metodojn, kaj la lernantoj ricevas subtenon kaj personan gvidadon de instruantoj donitaj al ili. Lernu.net ankaŭ havas virtualajn lecionojn, kie la lernantoj povas renkontiĝi kun la instruistoj en la virtuala klasĉambro kaj kie ĉiuj partoprenantoj povas libere komunikiĝi en reala tempo.

Aliaj utilaj ecoj de Lernu.net inkluzivas multlingvajn vortarojn, real-tempan babilejon kaj bibliotekon kiu havas ekzemplojn de Esperanto-kulturo: interalie, literaturaĵojn, muzikaĵojn kaj filmojn. La edukaj rimedoj de lernu.net kaj ĝia komunumo daŭre kreskas. Nun la nombro de vizitantoj estas preskaŭ. 200 mil ĉiumonate.

Lernu.net estas nun renovigata kaj plampleksigata: la nova versio de Lernu havos novajn kursojn kaj novajn ilojn kaj servojn.

Vizitu la Lernu-komunumon ĉe www.lernu.net (pli ol 200 000 registritaj uzantoj en decembro 2015) por pli da informoj.

 

Comments are closed