Interlingve, Interkomprenige

Donacu rete

Esperantic Studies Foundation ne ricevas monon de iu registaro. Ni dependas de la malavaraj donacoj de homoj kiel vi, kiuj pasie deziras pli egalecan kaj pli bonan komunikadon inter la popoloj de la mondo. Ĉar ni ricevas pli kaj pli da tiaj donacoj, ni malfermas virtualan Muron de Donacantoj en nia retejo; ĉu vi ne ŝatus enviciĝi tie?.. Nur faru la donacon de cent usonaj dolaroj (aŭ ekvivalento) al ESF! Ĉiuj donacoj al ESF estas dedukteblaj por usonaj impostpagantoj.

Bv. elekti unu el la subaj opcioj por fari sekuran PayPal-donacon. Se vi havas Paypal-konton, vi povas ankaŭ sendi donacojn el ĝi al la Paypal-konto de ESF, admin@esperantic.org. Vi ankaŭ povas rekte kontakti nian estraranon Wallace G. Du Temple, kiu respondecas pri rilatoj kun donacantoj: 1-250-656-1767 aŭ per retpoŝto: esperanto@shaw.ca.

Nia numero por bonfaraj kontribuoj por Usono: The Esperantic Studies Foundation: 52-0885287

 

Fariĝu monata kontribuanto!

Per la monata donacado al ESF vi ne nur subtenas la gravajn ESF-iniciatojn, sed ankaŭ helpas pli bone plani financadon de estontaj projektoj. 


 

Subtenu ESF per unuopa donaco!

Vi povas fari ankaŭ unuopan donacon al ESF ĝenerale por subteni la nunajn kaj estontajn projektoj, aŭ vi povas direkti vian subtenon al iu specifa programo, kiu plej interesas vin. La nunaj ESF-programoj eniras la jenajn kategoriojn: edukado, esplorado, lingvopolitiko kaj lingvoplanado (pli da informoj pri tiuj programoj estas ĉi-sube).


Programoj de ESF PayPal-ligilo
1. Edukaj Iniciatoj
2. Esploraj Iniciatoj
3. Lingvopolitikaj kaj Lingvoplanadaj Iniciatoj
4. Subtenu ESF ĝenerale

 

Vi povas subteni ESF-n ankaŭ per patron-nivela donaco (1000+ USD). Via nomo kiel patrono de ESF kaj via foto aperos en nia retejo, kaj ni povos starigi stipendion aŭ programon portantan vian nomon. Por pli da informoj, bv. kontakti Wallace G. Du Temple, esperanto@shaw.ca aŭ 1-250-656-1767.

Niaj programoj

Edukado

La ESF-iniciatoj rilate edukadon inkluzivas novecajn instruajn ret-mediojn por Esperanto-lernantoj kaj instruistoj, projektojn pri tutmonda kaj interkultura edukado kaj altkvalitajn instrumaterialojn. Ni ankaŭ subtenas la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK), la plej long-daŭran universitat-nivelan Esperanto-kursaron en la mondo. Klaku ĉi tie por lerni pli pri la projektoj kiujn ni subtenis kaj ankaŭ pri la nunaj projektoj.

Esplorado

La ĉefa fokuso por ESF ekde ĝia komenco estis subvencii originalajn esplorojn pri la demandoj kiel lingva egaleco, interlingva komunikado kaj historio kaj socilingvistiko de Esperanto. Ni subtenis la kreadon de valoregaj iloj por esploristoj en tiuj ĉi kampoj, inkluzive de datumbazoj (korpusoj) de skribita kaj parola Esperanto, serion de esplorbibliografioj kaj esplorbibliotekoj en Eŭropo kaj Nord-Ameriko. Klaku ĉi tie por vidi la liston de la pasintaj kaj nunaj esplor-projektoj subvenciataj de ESF. Por pli da informoj pri interlingvistiko bv. klaki ĉi tie (angle).

Lingvoplanado kaj lingvopolitiko

Aldone al la esploraj taskoj, ESF laboras por altigi la nivelon de la publika kaj politika debato pri egalecaj kaj efikaj solvoj de lingvoproblemoj. Per konferencoj, publikaĵoj kaj sociaj retoj, ni strebas kunigi vastan aron de akademianoj, altfunkciuloj, registaraj funkciuloj, ĵurnalistoj kaj aktivuloj por krei komunan bazon por lingvopolitiko kaj lingvoplanaj demandoj. Nia daŭra subteno de la Nitobe-Procezo estas unu el la plej gravaj iloj por stimuli dialogon inter ĉi tiuj diversaj koncernataj grupoj.

Kopirajto © 2008 - 2012 ESF. Ĉiuj rajtoj rezervitaj. | HejmoPresversioPaĝarmapoSerĉo