Feliĉajn festojn

Karaj amikoj, En tiu ĉi bela sezono de jarfinaj festoj, ESF salutas vin kaj deziras al vi kaj viaj familioj feliĉan kaj esperoplenan jaron 2018. Ni ankaŭ elkore dankas ĉiujn donacantojn pro ilia malavara kaj fidela subteno, kaj ni same dankas volontulojn de Lernu, Edukado kaj aliaj projektoj pro ilia …

More – legu plu

La nova Tekstaro.com donas pli da Zamenhof, novajn kapablojn, kaj plian rapidecon!  

  La Tekstaro 3.1 provizas al la uzantoj plurajn plibonigojn. Al tiu unika korpuso de skriba Esperanto ĵus aldoniĝis gravaj pliaj verkoj de Zamenhof el pluraj periodoj. Modernigo de la interfaco nun permesas la samtempan serĉadon laŭ pluraj serĉesprimoj. Tio donas novajn eblojn por eltrovi, kompari, kaj kontrasti detalojn pri …

More – legu plu

ESF lanĉas novan bultenon kaj revivigas alian

ESF lanĉis novan anglalingvan retbazitan bultenon, kiu disponigas informojn kaj ĝisdatigojn en la kampoj de planlingvoj, interlingvistiko kaj lingvoplanado. La bulteno, Information for Interlinguists, enhavos detalojn pri eventoj, novaj publikaĵoj, raportojn pri lastatempaj konferencoj, kaj disponigos multajn aliajn informojn por universitatanoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri interlingvistiko kaj rilataj kampoj. La …

More – legu plu

ESF nomis novan Ĉefdirektoron

Esperantic Studies Foundation nomis Charles O. Mays kiel sian novan Ĉefdirektoron ekde la 1-a de julio 2017. Lia antaŭulo Joel Amis eksiĝas por kompletigi siajn magistrajn studojn pri religio, survoje al pastriĝo en la Anglikana Eklezio de Kanado. Laŭprofesie Chuck Mays estas elektra inĝeniero kaj projektogvidisto. Li diplomiĝis pri elektra …

More – legu plu

Informilo por Interlingvistoj: la omaĝo al D-ro Blanke

Tiu ĉi numero de Informilo por Interlingvistoj (IPI) omaĝas la vivon, laboron kaj la kontribuon al interlingvistiko de Detlev Blanke, la longjara prezidanto kaj fine honora prezidanto de Societo pri Interlingvistiko (GIL, Germanio), estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) kaj la longtempa redaktoro de IPI: Informilo por Interlingvistoj, eldonata …

More – legu plu