Simpozio pri multlingvismo en internaciaj organizaĵoj kaj internacia kunlaboro (Novjorko, majo 2018)

Lingvoj kaj lingvaj diferencoj estas dimensio ofte subtaksata aŭ ignorata dimensio en la efikeco de Unuiĝintaj Nacioj sur multaj kampoj – de administrado ĝis ekonomia kaj socia evoluigo, de packonservado al diplomatio, kaj en multaj ceteraj terenoj.  La Studogrupo pri Lingvo kaj Unuiĝintaj Nacioj, fondita parte laŭ iniciato de Universala Esperanto-Asocio, organizas jam de kelkaj jaroj, kun la financa helpo de ESF, ĉiujaran simpozion pri aspektoj de lingvoj en rilato al UN. La ĉi-jara simpozio, “Multlingvismo en internaciaj organizaĵoj kaj internacia kunlaboro,” okazos ĵaŭdon kaj vendredon, la 10-an kaj 11-an de majo, ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, komence je la 9-a horo la 10-an de majo.

Multlingvismo en internacia kunlaborado enplektas kaj kostojn kaj avantaĝojn: kostojn ĉar ĝi necesigas mekanismojn kiel ekzemple selektadon de multlingvaj stabanoj kaj intervenon de profesiuloj pri lingvoj; avantaĝojn ĉar, se efike mastrumate, ĝi kunigas ĉiujn partiojn en decidado, antaŭenigas interkonsenton, subtenas programan liveradon, kaj faciligas dissemadon de rezultoj. Sekve ĝi favoras socian justecon kaj inkluzivon. Ĉiam pli ofte, oni rigardas multlingvismon kiel pozitivan forton, kvankam la diversaj partioj ne ĉiam tiel rigardas ĝin.

Ene de Unuiĝintaj Nacioj, ekzemple – precipe pro manko de alirebla dateno, proponantoj de multlingva lingvopolitiko ofte frontas ideologian, financan kaj administran reziston, spite al la kreskanta rekono, kemultlingvismo, kiel kerna valoro de UN, estas potenciala fonto de forteco.

La nuna simpozio celas atentigi pri tiuj demandoj kaj kreskigi interesiĝon pri ili. Kontribuaĵoj pritraktos la defiojn de subtenado de multlingvismo en organizaĵoj kaj en lokoj de internacia kunlaboro trans malsamaj sektoroj (ekzemple komerco, diplomatio, ekonomiko) aŭ komunumoj. Inkluzivitaj estos teoriaj kaj metodikaj studoj, kune kun tiuj kiuj frontas specifajn praktikajn defiojn – precipe referaĵoj kiuj rekte fokusiĝas je la laboro de la UN-sistemo kaj aliaj internaciaj institucioj, aŭ esploroj kun evidentaj implicoj al ilia laboro. La ĉefparolanto en la simpozio estos la konata ekonomiisto kaj lingvisto Michele Gazzola (Humboldt-Universitato, Berlino).

Por pliaj informoj pri la simpozio, aŭ por aliĝi, iru al www.languageandtheun.org. Ĉe la retejo oni povas ankaŭ legi la finan raporton de la simpozio de 2017, pri “Lingvo, la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kaj Vundeblaj Homgrupoj.”

Comments are closed