Aperis enciklopedio de eminentaj esperantistoj

Dank’ al subvencio de ESF al NDK nia diligenta kolegarola rusaj ĵurnalistoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, lastatempe aperis la libro Nia Diligenta Kolegaro, kompilaĵo de 200 detalaj biografioj de eminentaj esperantistoj, de la komenco de la lingvo ĝis nun. Inter tiuj biografioj troviĝas esperantistoj aktivaj en la organizado de la Esperanto-movado kaj en la kampoj de informado (ekde gazetaro kaj radio ĝis sociaj retoj), edukado, scienco, politiko, komerco kaj artoj (literaturo, muziko, teatro, vidaj artoj). Ĉiu artikolo inkluzivas foton de la individuo kaj bibliografion de la verkoj de aŭ pri tiu persono. Kelkajn jarojn daŭris la intensa esplorado por kompili tiun ĉi 320-paĝan libron, kiu kovras la lingvon de la komenco, 1887, ĝis hodiaŭ. Halina Gorecka estas la redaktoro kaj Aleksander Korĵenkov estas la eldonisto de la populara monata revuo La Ondo de Esperanto. Korĵenkov estas ankaŭ la aŭtoro de, interalie, ampleksa biografio de L.L. Zamenhof: Homarano, 2009.

“Verko de tia grandeco ne povus atingi la taglumon sen subvenciado de la necesaj esplorlaboroj,” komentis Humphrey Tonkin, prezidanto de ESF, aldonante: “Ni ĉe ESF ĝojas, ke ni povis helpi en la financado de tiu gravega projekto.”

[Gorecka, Halina; Korĵenkov, Aleksander. Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: LEA, 2018.  Pli da informoj: http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga120.htm]

Comments are closed