ESF subtenas konservadon de Esperanto-pasinteco

Du lastatempaj donacoj de ESF helpas konservi la historion de Esperanto-societoj en Nord-Ameriko kaj helpas konstrui bibliotekajn kolektojn pri Esperanto kaj rilataj kampoj.

Sub la gvidado de Robert Cox, Direktoro pri Specialaj Kolektoj, la Biblioteko Du Bois de la Universitato de Masaĉuseco, Amherst, lastatempe eklaboris por kolekti la arĥivojn de antaŭaj kaj nuntempaj lokaj Esperanto-societoj, historiajn korespondaĵojn inter esperantistoj kaj presitajn efemeraĵojn kiuj prilumas la historion de Esperanto en Usono. La Lingvo Internacia havas pli ol jarcenton da historio en Usono kaj Kanado, kaj ĝi ricevas pli kaj pli da atento de usonaj universitatanoj kaj esploristoj pri usona soci-historio kaj lingvistiko.

La biblioteko Firestone ĉe la universitato Princeton, kie kelkaj profesoroj aktivas pri instruado kaj esplorado de Esperanto, strebas akiri novajn materialojn, precipe presitajn librojn, kiujn oni disponigos al esploristoj pri tiu kampo. Ni esperas ke tra la jaroj, Firestone, surbaze de siaj jam konsiderindaj kolektoj, fariĝos unu el la ĉefaj nord-amerikaj bibliotekoj en la kampo de planlingvoj.

“ESF ĝojas helpi en tiu strebo”, komentas Charles O. Mays, la ĉefdirektoro de ESF. “Ni volas ke esploristoj havu facilan aliron al esplormaterialoj, kaj ni ankaŭ volas certigi, ke la frua historio de Esperanto en Nord-Ameriko ne estos perdita.”

ESF, bazita en Nord-Ameriko, subtenas universitatajn studojn, instruadon kaj esploradon de ĉiuj aspektoj de planlingvoj kaj la manieroj komunikiĝi translingve.

Comments are closed