ESF antaŭenigas lingvolernadon en Usono

Lastatempa donaco de ESF al Esperanto-USA, usona landa Esperanto-asocio, estas celita por subteni la strebojn de Esperanto-USA provizi servojn al novaj esperantistoj en Usono. Pli ol miliono da homoj studas Esperanton per la lingvolerna apo Duolingo por anglalingvanoj, kaj multaj el ili estas el Usono.

“Tiuj personoj akiras la lingvon en relativa izoliteco,” diras Charles O. Mays, ĉefdirektoro de la fondaĵo. “Esperanto-USA povas ligi ilin kun la dinamika Esperanto-komunumo en Usono kaj tutmonde”, kaj li aldonas ke tiu subvencio servos novajn iniciatojn kun tiu celo.

Aldone al la subteno de diversaj lingvolernaj iniciatoj fare de aliaj organizaĵoj, la fondaĵo estas la ĉefa sponsoro de NASK, Nord-Amerika Somera Kursaro, la ĉiujara somera programo por altigi la Esperanto-nivelon kaj la konojn de Esperanto-kulturo inter la parolantoj de Espereanto. Ĉi-jare NASK okazos ĉe la universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino, inter la 3a kaj la 12a de julio 2018 (https://www.esperantic.org/eo/nask-2).

Comments are closed