Feliĉajn festojn

Karaj amikoj,

En tiu ĉi bela sezono de jarfinaj festoj, ESF salutas vin kaj deziras al vi kaj viaj familioj feliĉan kaj esperoplenan jaron 2018. Ni ankaŭ elkore dankas ĉiujn donacantojn pro ilia malavara kaj fidela subteno, kaj ni same dankas volontulojn de Lernu, Edukado kaj aliaj projektoj pro ilia sindona laboro. Kompreneble, ni invitas vin subteni ESF-on kaj niajn projektojn ankaŭ en la estonteco, per viaj donacoj volontula laboro kaj ankaŭ viaj talentoj!

La jaro 2017 estis por ESF unu el la plej bonaj jaroj en nia historio (legu pli ĉi tie), kaj ni antaŭĝuas eĉ pli bonan jaron 2018: la jaron, kiam ESF festas sian 50-jariĝon. Esperantujo estas pli forta pro ESF, kaj ESF estas forta pro via subteno!

Dankon kaj Feliĉan Novjaron!

Ĵenja Amis, Direktoro pri Disvolvado kaj ĉiuj en ESF

https://www.esperantic.org/eo/donacoj/  

Comments are closed