La nova Tekstaro.com donas pli da Zamenhof, novajn kapablojn, kaj plian rapidecon!  

 

La Tekstaro 3.1 provizas al la uzantoj plurajn plibonigojn. Al tiu unika korpuso de skriba Esperanto ĵus aldoniĝis gravaj pliaj verkoj de Zamenhof el pluraj periodoj. Modernigo de la interfaco nun permesas la samtempan serĉadon laŭ pluraj serĉesprimoj. Tio donas novajn eblojn por eltrovi, kompari, kaj kontrasti detalojn pri la uzado de Esperanto. Ĉio funkcias pli rapide, kaj la manierojn konstrui kompleksajn serĉesprimojn nun estas pli klara.  

Tekstaro.com enhavas la plej grandan alireblan korpuson de skribita Esperanto. ‘La Tekstaro’, kiel la ĉiutagaj uzantoj ofte nomas ĝin, estas inter la plej gravaj projektoj, kiujn ESF komisiis. En la jaro 2002, la fama sveda gramatikisto Bertilo Wennergren komencis realigi la projekton.  Bertilo estas la aŭtoro de PMEG, la plej grava libro pri Esperanta gramatiko kaj uzado. La Ondo de Esperanto nomis lin Esperantisto de la Jaro 2006, kaj UEA honoris lin pro lia estara agado.

Jam dum pli ol 15 jaroj, La Tekstaro helpis al sennombraj esploristoj — Esperantistaj aŭ ne — pristudi ĉiajn aspektojn de skribita Esperanto. Uzantoj povas enketi pri la leksiko, de unuopaj morfemoj ĝis plurvortaj esprimoj kaj parolturnoj, kaj esplori simile detale pri la gramatiko. Eblas eltrovi diversajn trajtojn de la enhavo kaj stilo de tre diversaj verkoj, ricevi konsilojn pri bona uzo, distingi la Zamenhofajn kaj nezamenhofajn uzojn de vortoj, kaj kontroli la evoluadon de Esperanto trans pli ol 120 jaroj.

Dum la unua fazo koncentriĝis je kolektado, unuecigado kaj prilaboro de tekstoj ekzistantaj en elektronika formo, kaj la dua pri la kompletigo de la tekstoj (interalie, el diversaj Esperantaj periodaĵoj) kaj kreo de uzant-amika interfaco, tiu ĉi, la tria fazo, signife riĉigis la korpuson: multaj skanitaj tekstoj alireblaj ĉe la Aŭstra Nacia Biblioteko estis aldonitaj, tiel ke la tekstomaso nun ampleksas pli ol 4,8 milionojn da vortoj. Inter la plibonigoj estas la kapablo fari samtempajn serĉojn, la kapablo kunigi la serĉojn, elekti/limigi la serĉotajn periodojn, kaj, kompreneble, la kapablo funkcii per diversaj retumiloj kaj aparatoj. En la unuaj du fazoj Bertilo serĉis konsilojn de famaj esperantaj specialistoj: Ilona Koutny, Jouko Lindstedt, Carlo Minnaja, Chris Gledhill kaj Mauro La Torre.

Tiu tria fazo ne estas la lasta fazo por la evoluo de La Tekstaro de Esperanto. Jam komenciĝis la kvara fazo, kiu celas ampleksigon de la enhavo de la korpuso per gravaj verkoj ne-Zamenhofaj (aparte tiuj el la periodo post la Dua Mondmilito) kaj de tekstoj el diversaj nuntempaj gazetoj kaj periodaĵoj, aldone al tiuj de Monato kaj La Ondo de Esperanto. En la planoj por plia evoluo de Tekstaro estas morfologia markado de la korpuso: t.e., aldono de “signetoj” al la jam ekzistantaj tekstoj, tiel ke en serĉado oni povu eviti la konfuzon inter, ekzemple, la vortoj ‘per/son/e’ – ‘person/e’,‘per/fid/e’ – ‘perfid/e’, ktp. La tekstaroj de naciaj lingvoj kutime havas tiajn indikilojn, kaj aldoni ilin al La Tekstaro de Esperanto levos la kapablojn kaj la utilon de Tekstaro al eĉ pli granda nivelo.

 

Comments are closed