Informilo por Interlingvistoj: la omaĝo al D-ro Blanke

Tiu ĉi numero de Informilo por Interlingvistoj (IPI) omaĝas la vivon, laboron kaj la kontribuon al interlingvistiko de Detlev Blanke, la longjara prezidanto kaj fine honora prezidanto de Societo pri Interlingvistiko (GIL, Germanio), estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) kaj la longtempa redaktoro de IPI: Informilo por Interlingvistoj, eldonata de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA). Tiu ĉi numero, la 99-a, estis redaktita de Sabine Fiedler, Cyril Brosch kaj Humphrey Tonkin. La numero enhavas la nekrologon por D-ro Blanke kaj la plenan liston de liaj verkoj. Kiel en la antaŭaj numeroj, ĝi prezentas la sekciojn pri Esperanto kaj interlingvistiko en la universitatoj, internaciajn aranĝojn kaj publikaĵojn pri tiuj ĉi temoj. Vidu la arkivon de IPI en nia retejo.

Comments are closed