Feliĉajn festojn

Kara amiko,

La jaro 2016 estis sukcesa kaj eventoriĉa jaro por ESF. Nia Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) havis aparte grandan nombron de partoprenantoj; niaj stipendioj helpis al pluraj studentoj partopreni la interlingvistikajn kaj esperantologiajn studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando); nia regula subteno helpas kreski al Edukado.net, la plej grava internacia retejo por Esperanto-instruistoj. Ni subtenis konferencojn en Usono, Italio kaj Slovakio, kaj ni provizis financadon por la staĝanto en la novjorka oficejo de UEA. Novjorko ankaŭ fariĝis la loko por la simpozio pri lingvoj kaj disvolvado, celita al la konsciigo pri la graveco de lingva egaleco en la homa evoluo kaj homaj rajtoj. Nia esplorprogramo, interalie, helpis subteni novajn esplorilojn, kiel Historio de la Esperanto-Literaturo, kaj la sociologian studo pri UEA.

ESF havas du paralelajn celojn: subteni la esplorojn pri Esperanto kaj lingvaj aferoj ĝenerale, kaj ankaŭ subteni Esperanto-rilatajn edukprogramojn. Ni laboras kiel dek-membra estraro kun trideko da konsilantoj pri lingvopolitiko, lingvoplanado kaj rilataj kampoj. Ni atente elektas niajn esplorprojektojn, subtenante rekonitajn universitatanojn, kaj niaj edukprogramoj estas inter la plej elstaraj kaj ĝisdataj en la mondo. Fakte, neniu alia Esperanto-rilata organizo havas pli fortajn programojn por subteni la altnivelan esploradon kaj provizi gravajn servojn al Esperanto-parolantoj. La forto de ESF estas, interalie, en la forto de nia estraro: ekzemple, inter niaj estraranoj estas Esther Schor, Universitato Princeton — la aŭtoro de Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo pri universala lingvo (2016), kiu ricevis aparte bonajn recenzojn en la lastaj kelkaj semajnoj; Mark Fettes estas prezidanto de UEA, kaj mi lastatempe kunredaktis la specialan numeron de la scienca revuo INDECS dediĉitan al la fenomeno de Esperanto. Alia nia estrarano, Derek Roff, proksime kunlaboras kun CALICO (Komputile Subtenata Lingvo-Instrua Kunlaborantaro), kie ESF sponsoras prestiĝan ĉiujaran premion.

Je la fino de 2016 kaj la komenco de la nova jaro ni vidas kelkajn gravajn ŝanĝiĝojn en la mondo kaj ankaŭ en la Esperanto-movado. Nia fondaĵo forte laboras por kompreni tiujn ŝanĝiĝojn kaj por maksimumigi la eblojn ne nur antaŭenigi Esperanton, sed ankaŭ por atentigi la homojn pri lingvoj kaj la lingvodiverseco en la mondo. Dum la tradiciaj Esperanto-organizoj laboregas por teni siajn poziciojn, la Esperantoparolanta komunumo, kiel la tuto, kreskas, kaj ESF ludas gravan rolon en tiu ĉi kresko. Por subteni tiun impulson oni devas antaŭeniri rapide kaj decidite.

Antaŭ iom da tempo nia fondaĵo estis ĉe la komenco de la lanĉo de Lernu.net, la programo, kiu nun havas pli ol 230 mil registritajn membrojn kaj kies retejo estis relanĉita ĉi-jare. Ni proksime sekvas la sociajn retojn, dum la kvanto da Esperanto-parolantoj altiĝas ĉe Facebook kaj en aliaj retoj, kaj pere de Duolingo. Se antaŭe oni devis aliĝi al tradiciaj Esperanto-organizoj por aliri la Esperanto-komunumon, la novuloj hodiaŭ povas fariĝi aktivaj esperantistoj tuj, preterirante la tradiciajn organizojn. ESF laboras por pritaksi tiun ĉi influon, kiun portas la novaj esperantistoj, kaj engaĝi ilin kiom eble plej multe en la praktikan uzon de Esperanto.

Dank’al la forta subteno de homoj ene de la Esperanto-komunumo kaj preter ĝi, ni povas respondi. Dum nia buĝeto kaj la programoj kreskas, estas tre grave ke kresku ankaŭ nia subteno. Bv. konsideri subteni unu el la plej sukcesaj kaj influaj organizoj en la Esperanto-mondo hodiaŭ. Ni esperas, ke ankaŭ vi estos kontribuantoj al nia fondaĵo en tiu tre grava tempo. Dankon pro via fido en 2016 – ni kalkulas je via subteno de nia laboro ankaŭ en la jaro 2017 kaj poste. Feliĉajn festojn!

 

Humphrey Tonkin

ESF-Prezidanto

Comments are closed