Detlev Blanke (1941-2016)

D-ro Detlev Blanke, unu el la plej renomaj nuntempaj interlingvistoj, kaj multjara kunlaboranto de ESF, forpasis la 20-an de aŭgusto en Berlino. Li naskiĝis la 30-an de majo 1941. Blanke lernis Esperanton memstare en 1957. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana (Plansprache und Nationalsprache), kaj akiris docentan diplomon en 1985 per disertacio pri planlingvoj (Internationale Plansprachen). En 1988 li fariĝis docento pri interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato, kie li daŭre prelegis ĝis 2007.

Blanke estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de Germana Demokratia Respubliko, 1968-1980, kaj ekde 1981 de Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR, kiu en 1991 unuiĝis kun Germana Esperanto-Asocio. Kiel sekretario li ankaŭ redaktis la revuon der esperantist . De 1992 ĝis 2013 li kompilis (kun H. Tonkin) bibliografion pri Esperanto kaj interlingvistiko por la usona Modern Language Association.

Unu el la iniciatoj de Blanke estas la Esperantologiaj Konferencoj, okazantaj en ĉiu UK ekde 1978. Li organizis ĉ. 20 el ili kaj redaktis la aktojn de pluraj. En 1991 Blanke kunfondis Gesellschaft für Interlinguistik (Societo por Internacia Lingvo; GIL). Li estis ĝia prezidanto ĝis 2011 kaj redaktis ĝian bultenon kaj la aktojn de multaj GIL-konferencoj.

Blanke prelegis en multaj Esperanto-renkontiĝoj, lingvistikaj konferencoj k.a. aranĝoj en multaj landoj. Li estis ege fekunda aŭtoro kaj redaktoro: la bibliografio de liaj publikaĵoj ampleksas pli ol 1200 unuojn. Kun sia edzino Wera li laboris i.a. pri terminologio kaj iniciatis la fondon de Terminologia Esperanto-Centro de UEA en 1987. Pro meritoj en la terminologia kampo ambaŭ estis premiitaj de Infoterm per la Eugen-Wüster-Medalo en 2006. Pro sia interlingvistika agado Blanke ricevis ankaŭ la estonan premion Academicus Paul Ariste.

Detlev Blanke estis komitatano de UEA 1978-1998 kaj membro de diversaj komisionoj kaj laborgrupoj, i.a. kiel juĝanto pri eseoj por la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1980. Li estis ankaŭ membro de LKK de la 84-a UK en Berlino en 1999. En 2011 li estis elektita Honora Membro de UEA.

Ekde 1974 Detlev Blanke estis estrarano de la ESF-subtenata Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), kies bulteno Informilo por Interlingvistoj (https://esperantic.org/publikajoj/ipi/) le redaktis ekde 1992.

Comments are closed