Omaĝo al Paŭlo Gubbins

Nome de ESF (Esperantic Studies Foundation), mi deziras esprimi kondolencojn al la familio, kaj al la granda rondo de amikoj, kiuj kunlaboris kun Paulo Gubbins, lernis de li, kaj amis lin. Ni ĉiuj profunde sentas, kaj forte bedaŭras, lian subitan kaj emocie skuan forpason. Efektive, mi devas diri ‘Pauloj’, ne simple ‘Paulo’, ĉar lia influo kaj agado estis tiom vasta. Al mi mankas la kapablo priskribi, eĉ listigi ĉion, kion mi memoras el liaj faroj, kaj samtempe, mi konscias ke mi konas nur onon de lia vasta agado. Do, mi priskribos tri punktojn, kie diversaj Pauloj tuŝis niajn vivojn kaj laborojn.

Kiel freŝbakita, aŭ pli ĝuste, ankoraŭ bakiĝanta Esperantisto, mi renkontis mian unuan Paulon per liaj artikoloj kaj recenzoj en diversaj revuoj. Liaj verkoj estis por mi inter la plej alireblaj, kaj samtempe plej interesaj, kiujn mi kapablis legi kaj kompreni en tiu periodo. Eĉ nesperta lernanto de la lingvo kiel mi povis kapti guston de lia spriteco kaj granda scio, rilate al ĉiu temo pri kiu li verkis. Liaj artikoloj ne nur klarigis interesajn temojn, sed ankaŭ helpis klerigi min en pluraj novaj kampoj.

Mi havis la plezuron ekkoni duan Paulon persone, post iom pli ol jardeko. Li estis la kreanto kaj verkanto de la plej longa dramo en Esperanto, la 16-etapa instrua video-serio, Pasporto al la tuta mondo. Produktantoj Lusi kaj Vilĉjo Harmon saĝe elektis Paulon por la komplikega tasko verki dramon, kiu estis samtempe instrua, amuza, kaj realigebla per aro de aktoroj, kiuj ne havis grandan sperton en teatro. Mi jam diris ke la produkto estas la plej longa dramo en la Esperanta beletro, sed ĝi longis ankaŭ en la daŭro de la kreado. Dum ĉiu somero, tra pli ol kvin jaroj, ariĝis grupo de roluloj, al kiuj Paulo devis provizi voĉojn kaj animojn. Sed ne temas pri konstanta grupo. Ĉiam venis iom malsama grupo de aktoroj, kaj Paulo devis krei novajn rolojn, por tiuj, kiuj aperis. Li ankaŭ devis ĉiam krei scenojn, kiuj ekspliku, laŭ kredebla maniero, kial iuj el tiuj roluloj subite malaperis. La mondo spektis malmultajn el tiuj malaperaj scenoj, sed ili estis pretaj, en la okazo ke la aktoro ne revenus por la daŭrigo de la filmado en la sekva somero. Imagu la defion, krei interesan kaj amuzan lingvo-instruan dramon. Imagu la aldonajn komplikaĵojn de senfina aro de novaj aktoroj, kun diversaj kapabloj. Imagu plu la neceson anticipe prepari kaj klarigi la eblan malaperon de ĉiu unuopa aktoro el la intrigo, sen detrui la dramon! Ĉiujn tiujn fadenojn Paulo Gubbins sukcesis interplekti tiom lerte, ke spektantoj de la fina teksaĵo neniam suspektus ke la tapeto en kiun Paulo kunligis la gregon de amatoraj aktoroj, ne ĉerpus el konceptoj, intrigo, kaj detaloj antaŭplanitaj ekde la komenco. Sed multajn elementojn, kaj subtenan dialogon, Paulo devis imagi kaj krei, ofte de unu tago al alia, por arigi la diversajn rolojn en koheran teatraĵon. Ne surprize ke li lokis la metaforon de ŝafoj kerne en la dramon. Pli lastatempe, ankoraŭ ĉerpante el lia vasta kompreno de teatro, li donis subtenon kaj konsiladon al la juna Kino-Teatro-Festivalo (KTF), kiuj estis tre gravaj kaj helpaj.

Trian Paulon ni konas el lia rolo de instruisto. Li plurfoje instruis ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), kie li riĉigis la vivojn de mi kaj multaj aliaj lernantoj. Lia spriteco kaj inventemo montriĝis en la maniero, per kiu li gvidis la studantaron por kune krei la historion pri la fondiĝo de la usona urbo San Diego. En la universo de Paulo kaj liaj studantoj, tiu urbo de ĉiam varmaj tagoj kaj brilaj ĉieloj fondiĝis omaĝe al la Dio de la Suno. Kompreneble, tiu dio estis por la kredantoj gravega kaj grandioza, do ili nomis la urbon Sundiego! (kaj ili eĉ trovis kaj fotis statuon de tiu diego). Nur preseraro transformis la nomon en la formon, kiu nun aperas sur la mapoj, ‘Sandiego’. Tio estas eta ekzemplo de la lerto de Paulo ne nur instrui la lingvon, sed ankaŭ instrui kiel ludi kaj krei per la lingvo.

Neniam ni trovos homon por anstataŭi Paulon. Ni bezonos longan tempon, por trovi aron da homoj, kiuj kapablos plenumi la diversajn rolojn kaj taskojn de la multaj Pauloj, kiuj riĉigis niajn vivojn trans la jardekoj. Mi estas feliĉa ke persone, kaj kadre de ESF, mi povis kunlabori kun, kontribui al, kaj profiti de lia vasta agado kiel verkanto, redaktanto, pinta aŭtoritato pri dramo, kaj kara amiko al la Esperantistaro.

Derek Roff

Comments are closed