Novaj libroj eldonitaj kun ESF-subteno

Du novaj libroj, kies eldono estis subvenciita de ESF, debutis ĉi-jare dum la Universala Kongreso de Esperanto en Lillo: UEA en konscio de esperantistoj de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen, kaj Gvidlibro tra Esperantio (konciza leksikono de la Esperanto-kulturo: esperantonimoj, realioj kaj flugilhavaj vortoj) de Aleksandro S. Melnikov.

UEA en konscio de esperantistoj estas detala sociologia esploro pri la Esperanto-movado, kiu daŭrigas kaj kompletigas la sociologiajn verkojn de Peter Forster, Frank Stocker kaj Nicolas Rašić. La ideo de tiu ĉi esploro naskiĝis dum la 93-a UK en Roterdamo, kaj la enketado komenciĝis okaze de la UK en Bjalistoko. La unua parto de la libro prezentas la rezultojn de tiu kvanta esploro: ĝi skizas portreton de la respondintaj esperantistoj, interalie, rilate al la Esperanto-kulturo, motivoj interesiĝi pri Esperanto, opinioj pri UEA kaj la UK-oj, UEA-membreco (forlaso, reveno, tipoj de membroj), ktp. La aŭtoroj prezentas la bildon de UEA el la perspektivo de FLAM (SWOT)-analizo (analizo de fortoj, malfortoj [“lamaĵoj”], avantaĝoj kaj minacoj), kaj ili prikomentas la kontraŭdiron inter la internaj kaj la eksteraj celoj de la organizo. La dua parto de la libro traktas la imagojn pri UEA en pli larĝa sociideologia kunteksto: ekzemple, ili traktas la interligon de Esperanto kun socialismo kaj kapitalismo, interkomunikan problemon kaj ideologion, kaj, fine, lingvan imperiismon. La verkon kompletigas impona listo de elektitaj publikaĵoj pri sociologio de Esperanto.

Gvidlibro tra Esperanto estas populara referenca libro pri aspektoj de la kultura vivo de esperantistoj. Ĝi enhavas klarigojn de vortoj kaj esprimoj komunaj al anoj de la Esperanto-movado, sed malfacile kompreneblaj ekster tiuj rondoj ĉar ili aludas al specifaj kulturaj trajtoj de la Esperanto-komunumo. Ekzemple, la vorto “krokodilo” estas difinita kiel “Esperantisto, kiu parolas en nacia lingvo ene de la Esperanto-medio” kaj “kabei” estas “fari kiel [la verkisto] Kabe, kiu, estinte tre aktiva kaj eminenta Esperantisto, subite kaj tute forlasis la movadon.” Ankaŭ listigitaj estas ĉefaj mallongigoj de la titoloj de Esperanto-organizaĵoj, priskriboj de Esperanto-fenomenoj (kongresoj, renkontiĝoj, literaturaj titoloj, titoloj de Esperanto-periodaĵoj), rolantoj en la Esperanto-movado, kaj amaso da aliaj foje esoteraj detaloj. La verko estas frukto de plurjara kompilado kaj plenigas gravan lakunon en la esplora literaturo.

Ambaŭ libroj haveblas en la reta katalogo de UEA

UEA en konscio de esperantistoj. Zbigniew Galor, Jukka Pietiläinen. KAVA-PECH. Dobřichovice. 2015. 167 paĝoj. Prezo: 15.00 €. ISBN: 9788087169551.

Gvidlibro tra Esperantio. (konciza leksikono de la Esperanto-kulturo: esperantonimoj, realioj kaj flugilhavaj vortoj). Aleksandro S. Melnikov. Rostov-na-Donu. 2015. 527 paĝoj. Prezo: 39.00. ISBN: 9785986151472.

Comments are closed