2014: Arkivo

Feliĉajn festojn de ESF!

En tiu ĉi bela sezono de jarfinaj festoj, ESF kaj Lernu.net salutas vin kaj deziras al vi kaj viaj familioj feliĉan kaj esperoplenan jaron 2015. Ni ankaŭ elkore dankas ĉiujn donacantojn de ESF kaj Lernu.net pro ilia malavara kaj fidela subteno, kaj ni dankas volontulojn de Lernu pro ilia sindona laboro. Kompreneble, ni invitas vin subteni ESF-on kaj niajn projektojn ankaŭ en la estonteco, per viaj donacoj, via volontula laboro kaj viaj talentoj!

La jaro 2014 estis plia bona jaro por ESF. Ĉi-monate Lernu.net festis sian 12-jariĝon. Kun pli ol 185 mil registritaj uzantoj, ĝi estas estas la plej granda Esperanto-retejo kaj komunumo, kiu permesas al esperantistoj el la tuta mondo, multaj el kiuj ne havas landajn asociojn, klubojn aŭ kursojn, ne nur senpage lerni Esperanton, sed ankaŭ kontaktiĝi kaj amikiĝi kun aliaj esperantistoj. En 2015 nia fondaĵo devos atingi jen plian mejloŝtonon: 200 mil registritaj uzantoj ĉe Lernu.net, kaj ESF estas fiera ke ni estas malantaŭ tiu sukcesega projekto. Ankaŭ la fama instru-retejo Edukado.net restas tre aktiva kaj kreema: ĉi-monate ĝi festas sian 13-jariĝon, kaj en novembro ĝi enkondukis interkulturan kurson por infanoj, inter multaj aliaj aktivaĵoj.

En 2014 ni lanĉis kampanjon AMU Poznanon, por grandigi la subtenon de ESF al la unika programo de Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando) – UAM, aŭ AMU – kiun ESF subtenas dum multaj jaroj. Por ĉiu eŭro (dolaro, realo, eno, ktp.) donacita por tiu programo, ESF duobligos la sumon por AMU: do, se vi donacos 50 eŭrojn kadre de tiu programo, ESF donacos pliajn 50 eŭrojn, tiel ke la tuta sumo por AMU estos 100 eŭroj. Multaj esperantistoj jam donacis al AMU Poznanon, sed tamen ni ankoraŭ ne atingis la celitan sumon de $2500. Donacu rete (esperantic.org/amu) kaj vidu vian nomon en la listo “Kiu amas Poznanon?” (https://esperantic.org/eo/poznano)

Krome, ĉi-jare ESF bonvenigis en sian teamon d-ron Asya Pereltsvaig, kiu plifortigos niajn ligojn kun la universitata mondo, kaj, kunlabore kun UEA, ni organizis la unuan seminarion pri Aktivula Maturigo (AMO) en Nord-Ameriko, kiu kunigis en Brita Kolumbio (Kanado) aktivulojn ne nur el Usono kaj Kanado, sed ankaŭ el Japanio, Ĉinio, Tajvano kaj Aŭstralio. La jaro 2014 estis ankaŭ la unua fojo en sia pli ol 40 jaroj da ekzisto, kiam NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) paŝis trans la landlimon de Usono, al Kanado, kaj altiris rekordan kvanto de partoprenantoj.

Tiu ĉi laboro ne estus ebla sen la subteno de niaj donacantoj kaj volontuloj. Denove, koran dankon! Via subteno estos treege bezonata ankaŭ en la estonteco, por helpi al ni daŭrigi niajn nunajn projektojn, kiuj kreskas kaj ampleksiĝas kun la tempo, kaj por komenci novajn indajn iniciatojn. Vi povas donaci rete, unufoje aŭ monate (la monataj donacoj tre helpas al ni pli bone plani niajn aktivaĵojn) ĉe esperantic.org/donacoj, aŭ per UEA-konto (esfo-p). Koran dankon!

2014-12-19 22:31:05

 

AMU Poznanon: rekorda interesiĝo pri Interlingvistikaj Studoj!

 

La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj restartis la Interlingvistikaj Studoj de UAM,  la 6-an fojon ekde 1998. Legu pli ĉe http://www.amu.edu.pl/~interl/ kaj vidu fotojn de la septembra sesio ĉi tiehttp://www.edukado.net/biblioteko/fotoj?al=59

 

Por subteni ĉi tiun bonegan programon eĉ pli ol en la pasintaj jaroj, aldone al la ĉi-jara kaj la venontjara planita subvencio de $5000, ESF lanĉis specialan donacprogramon “AMU Poznanon”: por ĉiu eŭro (dolaro, eno, realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100 pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo “Amu Poznanon” helpos subteni tiun unikan programon per $10 000, entute, en 2015!

Artikoloj pri la Interlingvistikaj Studoj kaj la kampanjo « AMU Poznanon » lastatempe aperis en la oktobra numero de la revuo Esperanto kaj en La Riverego (p. 33) :

Vidu kiu jam « amas » Poznanon (grandegan dankon al tiuj kiuj jam donacis!) kaj aldonu vian nomon al la listo! Vi povas donaci rete (esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto:esfo-p (donacante per UEA, nepre menciu “por AMU Poznanon”, kaj samtempe sciigu al adminesperantic.org pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros egalkvantan donacon.Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via partopreno kaj via malavareco… duobligita!

2014-10-22 16:35:13

 

AMU Poznanon!

ESF jam de jaroj finance subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Ĉi-jare ESF planas donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo.

“Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, membro de la Akademio de Esperanto profesoro Ilona Koutny, farante aludon al la Esperanta mallongigo de la Universitato Adam Mickiewicz UAM, aŭ AMU. Ja ĝuste amo kaj pasio al Esperanto kaj interlingvistiko estas tio, kio kunigas en Poznano tiun grupon el pli ol dudek homoj de diversaj profesioj kaj aĝoj, kiuj venas al Poznano de landoj tra la mondo: Svedio, Brazilo, Usono, Irano, Rusio, Kroatio, kaj aliaj.

En la prestiĝa Universitato Adam Mickiewicz – la dua plej granda universitato en Pollando – la studentoj havas unikan ŝancon ricevi ampleksan edukon pri planlingvoj kaj interkultura komunikado, kompareblan al filologiaj studoj de aliaj lingvoj: “Kadre de interlingvistiko ni studas naciajn, etnajn lingvojn, kaj ankaŭ internaciajn planlingvojn, kiuj volis solvi la problemon de internacia komunikado. Kompreneble, la studoj fokusiĝas al la plej disvastiĝinta planlingvo, Esperanto: literaturo, lingvistiko, historio kaj diversaj praktikaj flankoj de la lingvo”, diras Ilona Koutny. Tiu ĉi tri-jara multfaceta postdiploma interlingvistika programo funkcias ekde 1998, kaj dum 16 jaroj ĝi helpis eduki multajn aktivulojn kaj altigi la prestiĝon de Esperanto kiel akademia studobjekto: “Nur en tiu programo eblas klerigi niajn aktivulojn ĝis la grado, kiun oni povus atendi de la homoj de 21a jarcento, kiuj ambicias ŝanĝi la mondon”, diras UEA-prezidanto kaj ESF-estrarano Mark Fettes, kiu subtenas la klopodojn de Ilona kaj ŝia teamo ekde ĝia komenco, eĉ se li iom bedaŭras, ke en la tuta mondo ne estas aliaj similaj programoj.

Por subteni tiun bonegan programon eĉ pli ol en la pasintaj jaroj, aldone al la ĉi-jara kaj la venontjara planita subvencio de $5000, ESF lanĉas specialan donacprogramon “AMU Poznanon”: por ĉiu eŭro (dolaro, eno, realo, ktp.) donacita de esperantistoj al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, ESF aldonos samvaloran donacon, tiel ke la komune kolektita sumo atingu $5000! Do, se vi donacos 10 eŭrojn kadre de tiu ĉi kampanjo, ESF donacos pliajn 10 eŭrojn, kaj se vi donacos 100 eŭrojn, ESF aldonos 100 pliajn eŭrojn al la programo, ktp. Do, anstataŭ la planitaj $5000 nur de ESF, la programo povas ricevi aldonajn $5000 pere de VIA donaco, duobligita de ESF. Tiel, via donaco al la kampanjo “Amu Poznanon” helpos subteni tiun unikan programon per $10 000, entute, en 2015!

Kvankam la plejparton de laboro la studentoj faras distance, oni devas veni kaj persone ĉeesti la universitatan sesion du-foje jare, en februaro kaj septembro, kaj la kolektita mono helpos al esperantistoj, kiuj bezonas tian helpon, pagi la studkostojn kaj vojaĝkostojn, ja por kelkaj el ili, ekzemple, brazilanoj, la flugdistanco estas pli ol 10 mil kilometroj!

Vi povas donaci rete (esperantic.org/amu) aŭ per UEA-konto: esfo-p (donacante per UEA, nepre menciu “por AMU Poznanon”, kaj samtempe sciigu al adminesperantic.org pri la farita donaco) – en ambaŭ kazoj ESF faros egalkvantan donacon. Interlingvistikaj Studoj kaj ESF esperas je via partopreno kaj via malavareco… duobligita!

Pli pri Interlingvistikaj Studoj en Poznano ĉe http://www.amu.edu.pl/~interl/

2014-09-02 12:32:04

 

ESF-premio rekonas elstarajn lingvolernajn teknologiojn

Inter la celoj de ESF estas la subteno de lingva edukado, aparte en interlingvaj kaj interkulturaj kuntekstoj.  En 2003 ESF iniciatis kunlaboron kun CALICO (Computer-Assisted Language Instruction Consortium – Komputil-Bazita Lingvoinstrua Konsorcio) por rekoni elstarajn senpagajn interret-bazitajn lingvolernajn/lingvoinstruajn ilojn. CALICO estas unu el la plej grandaj organizaĵoj en la mondo kiuj okupiĝas pri la uzo de diversspecaj teknologioj por antaŭenigi kaj plibonigi lingvolernadon.

Ĉi tiu kunlaboro kondukis al la kreo de ĉiujara premio, kunsponsorata de CALICO, lernu!, kaj ESF, nomata la premio (Esperanta) “Aliro al lingvo-edukado” (ALE). Unuafoje prezentita en 2004, la ALE-premio estas prezentata ĉiujare al retejo kiu ekzemplas nian komunan celon antaŭenigi vastan aliron al efika lingvolernado. De tempo al tempo, oni prezentas Fokus-Premiojn al aliaj retejoj kiuj meritas specialan rekonon. Ne-komercaj (senkostaj) retejoj, kreitaj kaj/aŭ subtenataj de CALICO-membroj, rajtas ricevi ĉi tiun premion.

ALE-premiojn ricevis lerniloj por lingvoj kun centoj da milionoj da parolantoj, kiel la hispana, araba, kaj rusa, kaj ankaŭ aliaj kun multe pli malgrandaj lingvokomunumoj, kiel ajmara kaj makedona. La gamo de premiitaj retejoj inkluzivas tiujn reprezentantajn konsorcion de instruistoj de pluraj universitatoj, ĝis projektoj subtenataj de unuopulo. Iuj retejoj subtenas lernadon de pluraj lingvoj, dum aliaj koncentriĝas je unu lingvo. Iuj proponas ĉefe lernomaterialojn por lernantoj, dum aliaj pli emfazas ilojn por instruistoj. La komuna fadeno de la ALE-premio estas rekono de elstaraj lingvolerniloj.

Akcenti kaj antaŭenigi la projektojn de la avangardaj esploristoj kaj edukistoj de CALICO estas kaj restas fruktodona kunlaboro.

La ALE-premiito en 2014 estas Resource Center for Teachers of Russian (Rimed-centro por instruistoj de la rusa lingvo).

https://calico.org/

https://calico.org/page.php?id=507#WebsiteAward (ĉi tiu URL ŝanĝiĝos ĉi-aŭtune, post renovigo de la CALICO-retejo)

2014-08-20 12:20:59

 

Artikolo pri novjorka simpozio en Language Magazine

Aperis raporto en la maja numero de Language Magazine pri la simpozio “Lingvo kaj Egaleco”, okazinta fine de aprilo en Novjorko. La simpozio estis organizita sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la Laborgrupo pri Lingvoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Universitato de Hartford. Universala Esperanto-Asocio rolis kiel la gastiga organizaĵo, kun parta subvencio de Esperantic Studies Foundation.

Legu la artikolon (angle) ĉi tie (paĝo 12, nur angle).

2014-08-17 20:22:38

 

NASK 2014: ankoraŭ kresko

La unuan fojon en sia pli ol 40 jaroj da ekzisto, NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) paŝis trans la landlimon de Usono… kaj sukcesis allogi 63 studentojn el ok landoj – la plej granda partoprenantaro ekde la 1980-aj jaroj! Tiu ĉi sukceso daŭrigis la pasintjaran tendencon, kiam 43 studentoj partoprenis – tiam la plej granda nombro jam de jaroj.

Al kio atribui tiun kreskon? Certe, multaj faktoroj kontribuis, inter kiuj: allogeco de la la gastigurbo (Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado), pli efika informado inter uzantoj de lernu.net, elstara instruista teamo, kaj ĝenerale pli vasta diskoniĝo de la NASK-fenomeno, danke al artikoloj, videoj kaj rekomendoj de iamaj NASK-studentoj.

USUI Hiroyuki, instruisto de la meznivela kurso en la ĉi-jara NASK, raportas pri sia sperto en El Popola Ĉinio.

Ni ĉe ESF ŝatus kapti ĉi tiun okazon ankaŭ por saluti vin okaze de la datreveno de Esperanto – feliĉan Esperanto-tagon!

Ĉu vi subtenas altnivelajn Esperanto-instruprogramojn kiel NASK, kaj deziras ke NASK kresku kaj pluampleksiĝu? Se jes, bv. subteni NASK-on per donaco al ESF, partoprenu en estonta NASK kaj/aŭ rekomendu NASK-on al viaj amikoj kaj samgrupanoj! 

2014-07-26 01:47:23

 

Novjorka Simpozio pri Lingvo kaj Egaleco

La simpozio, ĉe Church Center, 777 United Nations Plaza, Novjorko, okazis la 29-an de aprilo, 2014, sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la Laborgrupo pri Lingvoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Universitato de Hartford. Universala Esperanto-Asocio rolis kiel la gastiga organizaĵo, kun parta subvencio de Esperantic Studies Foundation.  UEA kaj CED jam en la pasinteco organizis similajn aranĝojn, plej laste antaŭ du jaroj.  La evento altiris ĉirkaŭ 70 homojn, inter kiuj estis reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, oficistoj de UN, universitatanoj, profesiaj tradukistoj, anoj de UN-misioj, kaj aliaj lingvolaboristoj.

Malfermis la programon Lia Ekscelenco Filippe Savadogo, Ambasadoro kaj Konstanta Reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj de la tutmonda komunumo de parolantoj de la franca lingvo, la tiel nomata Frankofonio; kaj sinjorino Françoise Cestac, iama Asista Ĝenerala Sekretario de UN pri Konferencaj Servoj.  Humphrey Tonkin, de la Universitato de Hartford, iama prezidanto de UEA, prezidis la simpozion.

La inaŭguran paroladon prezentis Mark Fettes, de la Universitato Simon Fraser, Kanado, nuna prezidanto de UEA, kiu emfazis la gravecon de la lingvoj kiel faktoro en internaciaj aferoj ĝenerale kaj daŭripova evoluigo specife.  Li atentigis, ke UN donas malmultan atenton al lingvaj demandoj. Tiu manko de atento kondukas al ĝia emo, en multa ĝia laboro, funkcii desupre malsupren anstataŭ demalsupre supren.

Referaĵoj. Entute, dekdu pliaj referaĵoj estis prezentitaj de fakuloj kaj aktivuloj el ses landoj:

•         Lisa McEntee-Atalianis, de la Londona Universitato, alfrontis problemojn en la apliko de la oficiala multlingvisma politiko de UN, specife en la ekzemplo de la Internacia Martrafika Organizaĵo.

•         Britta Schneider, de la Libera Universitato Berlino, esploris la simbolajn funkciojn de la lingvoj preter etnaj demandoj, donante apartan atenton al popularaj uzoj de lingvoj, precipe en populara muziko.

•         Terrence G. Wiley kaj M. Beatriz Arias, de la Centro por Aplika Lingvistiko (Washington, DC), ekzamenis la limigojn truditajn al edukado kiel homa rajto pro neegaleca lingva leĝfarado kaj praktiko en Usono.

•         Esther Schor, de la Universitato Princeton, retrorigardis al la fondiĝo de la Esperanto-movado fine de la deknaŭa jarcento kaj komence de la dudeka, en la kadro de la debato inter liberalaj memportataj rajtoj kaj la rajtoj de komunumoj.

•         Yael Peled, de la Universitato de Montrealo kaj la Universitato McGill, ekzamenis la temon “Egaleco plurale: La lingvo kaj kompleksa egaleco,” en kiu ŝi pridemandis la terminojn lingvo kaj egaleco, montrante misperceptojn eventuale proprajn al ambaŭ.

•         Daniel Ward, redaktoro de la usona periodaĵo Language Magazine, traktis la problemon de mondlingva edukado en la angleparolanta mondo, kie en lernejoj kaj universitatoj lingvostudado daŭre falas, precipe en Usono.

•         Helder de Schutter, de la Katolika Universitato Leuven kaj la Universitato Princeton, esploris la implicojn de mondo, en kiu la proprietado de la angla lingvo transiras al dualingvaj parolantoj, kies neegaleca rilato al la angla naskas eventualajn nejustaĵojn.

•         Rosemary Salomone, de St. John’s University, Usono, alfrontis la implicojn de la kreskanta emo de universitatoj en neangleparolantaj landoj proponi edukadon en la angla, precipe en postdiplomaj studoj.

•         Anshuman Pandey, de la Universitato de Miĉigano, esploris tutmondajn komputajn normojn por lingvoj kaj skribsistemoj kaj la defiojn en klopodoj krei ekvilibran ĉirkaŭaĵon por uzantoj de ĉiuj lingvoj.

•         Eva Daussà, de la Ŝtata Universitato de Novjorkio, Buffalo, proponis la ekzemplon de la kataluna kiel granda minoritata lingvo en pli vasta ŝtata kunteksto, kaj la malfacilaĵojn en kreo de egaleca lingvopolitiko, kiu konservas kaj plifortigas la minoritaton.

•         Dipika Mukherjee, de Universitato Northwestern, ekzamenis religian identecon en rilato al lingvoj en Malajzio, montrante, ke oni nesufiĉe frontas la rilaton inter lingvo kaj religio, kaj atentigante, ke en Malajzio okazis falo en la rolo de la angla kiel interlingvo.

•         Andrea Schalley kaj Susan Eisenchlas, de Universitato Griffith, Aŭstralio, atentigis, ke en Aŭstralio la enlandan kreskon de multlingveco akompanas kvalita falo de la aranĝoj por tia multlingveco.

Por fermi la eventon, Mark Fettes gvidis ĝeneralan diskuton pri “tagordo por esploroj pri lingva egaleco.” Unu el la elementoj en tia tagordo, laŭ iuj partoprenantoj en la ofte vigla diskuto, devas esti esploro de la lingva situacio ene de UN mem.
2014-07-13 22:10:27

 

ESF plifortigas ligojn kun universitata mondo

En junio, ESF bonvenigis en sian teamon d-ron Asya Pereltsvaig kiel parttempan stabanon kiu okupiĝos pri plifortigado de ligoj inter ESF kaj la universitata mondo.

D-ro Pereltsvaig identigos fakultatanojn de nord-amerikaj universitatoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-studoj kaj studoj kiuj tuŝas demandojn de internacia komunikado, lingvopolitiko kaj rilataj temoj, klopodante nutri tiun intereson kaj stimuli kreadon de kontaktoretoj inter ĉi tiuj universitatanoj, kaj dokumentante konatajn sciojn sur la kampo de Esperanto-rilataj studoj kaj sugestante traktendajn esplordemandojn. ESF jam faris komencajn paŝojn tiudirekten en la pasinteco, sed ĉi tiu nova posteno ebligos pli sisteman, pli fokusitan aliron. Pro la riĉa akademia fono de d-ro Pereltsvaig, inkluzive ŝian imponan esplorkarieron kaj ampleksajn kontaktojn kun kleruloj en multaj lingvo-rilataj kampoj, ŝi estas ideala persono helpi ESF-on pri ĉi tiuj klopodoj.

Asya Pereltsvaig estas prelegisto pri lingvistiko en la Universitato Stanford (Usono), kie ŝi instruas kursojn pri sintakso, ĝenerala kaj historia lingvistiko, kaj mondolingvoj. Ŝi ricevis doktoran diplomon pri lingvistiko de la Universitato McGill (Kanado) en 2002, kaj antaŭe instruis en la universitatoj Yale, Cornell, kaj pluraj eŭropaj universitatoj. Ŝia esplorado fokusiĝas pri la sintakso de slavaj, semidaj kaj tjurkaj lingvoj. Ŝi aŭtoris la libron Copular Sentences in Russian. A Theory of Intra-Clausal Relations, eldonita de la eldonejo Springer in 2007, kaj plurajn ĵurnalajn artikolojn kaj libroĉapitrojn.

Pli lastatempe, Asya Pereltsvaig plivastigis siajn interesojn al geografio, historio, kaj genetiko rilataj al lingvogrupoj ĉirkaŭ la mondo. Ŝia lasta libro, Languages of the World: An Introduction estis eldonita de la Universitata Eldonejo de Kembriĝo en 2012. Krome, ŝi kunaŭtoris la libron The Indo-European Controversy: Facts and Fallacies in Historical Linguistics kun geografo Martin W. Lewis (Universitato Stanford), eldonota de la Universitata Eldonejo de Kembriĝo en 2014. Cetere, Asya Pereltsvaig instruas lingvistikajn kursojn en pluraj institucioj de dumviva edukado en la Golfa Regiono (en Kalifornio, Usono) kaj blogas ĉeLanguagesOfTheWorld.info pri la geografio kaj diverseco de homaj lingvoj.

2014-07-13 21:55:07

 

Studu Esperanton altnivele!

 

Nuntempe ESF estas verŝajne plej konata pro sia subteno al la lingvolerna retejo Lernu.net, per kiu miloj da homoj jam ellernis Esperanton. Tamen, ekde sia fondiĝo, esenca parto de la kerna misio de ESF estas supernivela kaj akademia instruado kaj studado de Esperanto. Plej elstaraj ekzemploj de ĉi tiuj aspektoj estas NASK kaj la programo de postdiplomaj interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz.

 

NASK

 

Se vi jam havas bazan scipovon de Esperanto, partopreno en NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) estas bonega maniero progresigi kaj perfektigi vian regadon de la lingvo. Se vi iam konsideris partopreni en NASK, aŭ nun pripensas tion, la ĉi-jara NASK estos ideala okazo: vi povos studi Esperanton ĉirkaŭata de la bela pejzaĝo de Viktorio, Brita Kolumbio, kune kun pli ol 60 aliaj lernantoj el deko da landoj! Aldonu ankaŭ vian nomon al la listo de partoprenantoj – tiel la ĉi-jara NASK povos fariĝi la plej granda, plej bona iam ajn!

Aliĝu al NASK ĉe http://nask.esperantic.org/

 

Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM

Se vi, tamen, jam firme regas la lingvon, ĉu estas eĉ pli alta ŝtupo ol NASK? Efektive, jes! La pola Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano jam de 1998 regule ofertas siajn 3-jarajn postdiplomajn studojn pri interlingvistiko kaj esperantologioen ekstera formo: nur unu intensan semajnon necesas pasigi en UAM ĉiusemestre, inter la sesioj la laborado okazas kun la helpo de la kursgvidantoj kaj per reta lernado. La tria jaro ebligas specialiĝojn: pri internacia kaj interkultura komunikado, interlingvistiko, lingvistiko kaj literaturo de Esperanto, tradukado kaj instruado.

Do, se vi volas havi solidan bazon pri esperantologio, larĝajn fonajn sciojn pri internacia kaj interkultura komunikado, fidindan metodikan pretiĝon kaj oficialan atestilon de ŝtata universitato, tiam estu bonvena dum la unua sesio de la Interlingvistikaj Studoj!

Aliĝu rapide, sed plej malfrue ĝis la 15-a de aŭgusto! Haveblos kelkaj stipendioj.

Informoj haveblas en la retpaĝaro de IS: http://www.amu.edu.pl/~interl/ aŭ peteblas rekte de D-ro Ilona Koutny, direktoro de la progamo:  interlinamu.edu.pl.

2014-05-11 11:22:56

 

Simpozio: Lingvo kaj Egaleco

Kunlabore kun la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kaj la Universitato de Hartfordo, la Stud-grupo pri Lingvo kaj la Unuiĝintaj Nacioj organizas simpozion pri lingvo kaj egaleco la 29-an de aprilo, 2014, en la Centro Church (777 United Nations Plaza) en Novjorko. Frua aliĝo (antaŭ 29-a de aprilo) kostas $25, kaj surloka aliĝo $30 (senpage por UN-stabanoj, stabanoj de UN-misioj, kaj reprezentantoj de neregistaraj organizoj).

Sub la prezido de iama ESF-prezidanto D-ro Humphrey Tonkin, la simpozio prezentos antaŭan ESF-prezidanton kaj nunan UEA-prezidanton D-ron Mark Fettes kiel festparolanton kaj diskutgvidanton, kaj ankaŭ internacian aron de akademiaj prelegantoj, inter kiuj ESF-konsilantarano D-ro Esther Schor.
Por plenaj programdetaloj (angle): www.languageandtheun.org

2014-03-14 17:40:27

 

Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) gastigos NASK-2014

La unuan fojon en sia 45-jara historio, NASK – la fama Nord-Amerika Somera Kursaro – okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la urbocentro de Viktorio, kun flughaveno kaj pramhaveno, promendistance de la parko Gyro kaj la akvo, Universitato de Viktorio estas ideala loko por la kursaro. Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8-an de julio por ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la bonegaj muzeoj, historiaj konstruaĵoj, variaj restoracioj kaj vendejoj – kaj ĉio ĉi ene de mallonga busveturo de la kampuso!
“Tiuj kiuj ĉeestas NASK unuafoje tuj rimarkas, ke la etoso estas tre speciala. La kursaro kutime okazas en belega loko, kaj ĉi-jare en Viktorio tute ne estos escepto – ĝi estas rave bela”, rimarkis Grant Goodall, prezidanto de ESF. Pro la elektita loko, la organizantoj esperas ke NASK estos eĉ pli internacia ol kutime: “Venos studantoj el Azio, Norda kaj Suda Ameriko, Eŭropo, kaj verŝajne Afriko, por lerni de profesoroj el tri kontinentoj”, diris Derek Roff, ESF-estrarano. “Renoma verkisto kaj movada aktivulo István Ertl el Hungario/Eŭropo instruos en la supera nivelo. Usui Hiroyuki el Japanio/Ĉinio/Azio, nun redaktoro de la Esperanto-Sekcio de El Popola Ĉinio, progresigos la progresantan kurson, kaj Ĵenja Bondelid el Usono/Nordameriko, iama studanto ĉe NASK kaj specialisto pri instruado, dancado kaj teatro, instruos la post-bazan nivelon”.  Se vi jam faris kurson por komencantoj, vi estos preta por la postbaza grupo ĉe NASK.  Se vi ne jam faris tian kurson, restas tempo! Ekzemple, vi povas iri alwww.lernu.net kaj fari la kurson por komencantoj, “Ana Pana”, rekomendas Lee Miller, NASK-kunorganizanto.

Kompreneble, aldone al la studado, la partoprenantoj ĝuos riĉan amuzan programon: ekskursoj, ludoj, filmoj kaj… ĉiam multe da babilado: ja malsimile al grandaj renkontiĝoj kiel la UK, en NASK oni vere konatiĝas kun la aliaj kaj interŝanĝas ideojn kaj perspektivojn. Hoss Firooznia, respondeca pri eksterstudaj aktivaĵoj, instigas la lernantojn gvidi mallongajn programojn pri temo el la propra fako aŭ sperto: “En 2013, ekzemple, lernantoj gvidis dancekzercon, instruis go-ludon, montris memfaritajn filmojn, parolis pri budhismo… kaj multe pli.”

La kotizo, kiu inkluzivas kursojn, loĝadon kaj matenmanĝojn estas 475 USD (ĝis 1a de aprilo) kaj 525 USD post la unua de aprilo. Oni rekomendas kunporti ĉ. 200 USD por tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, kiujn oni povas aĉeti sur la kampuso aŭ en apudaj malgrandaj restoracioj. Iom da stipendioj estas haveblaj por plentempaj studentoj, instruistoj kaj loĝantoj de Latin-Ameriko.

NASK-studentoj loĝos en unu- kaj dulitaj ĉambroj kun komuna duŝejo sur ĉiu etaĝo, en la konstruaĵo apud klasejo (kie okazos ankaŭ la amuza programo) kaj manĝejo. La loĝejo havas komfortan komunan ĉambron, lavejon, kaj ĉiu ĉambro havas interreton.

Krome, por tiuj kiuj deziras resti kelkajn pliajn tagojn en bela Viktorio post NASK, estos kelkaj ebloj daŭre ĝui Esperantan etoson: estas planata post-NASK-a ekskurso/amuzprogramo, plus komuna UEA-ESF-seminario, kaj la komuna du-landa kongreso de Esperanto-USA kaj Kanada Esperanto-Asocio (KEA) okazos la 11-14-an de julio en apuda urbo Sidney. (Se vi ŝatus resti por la kongreso, bv. aranĝi detalojn kun Esperanto-USA: e-usa@esperanto-usa.orgwww.esperanto-usa.org.)

Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton, pri ĉiuj demandoj: eddyellen@aol.com

Pliaj informoj: http://nask.esperantic.org

Intervjuo kun Derek Roff: http://youtu.be/3Mddb4_jeB

Comments are closed