2013: Arkivo

Jarfinaj salutoj de ESF

En la finaj momentoj de la jaro oni emas retrorigardi kaj konsideri la eventojn de la jaro. Tiel, retrorigardante la agadon de ESF en 2013, ni volas sciigi kelkajn notindaĵojn:

Ŝanĝiĝoj en la ESF-estraro

Nova prezidanto

Post iom pli ol jaro kiel prezidanto de ESF, alia grava rolo en la movado vokis al Mark Fettes, kiam li elektiĝis Prezidanto de UEA dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko.  Mark cedis la ĉef-postenon en ESF, sed daŭre kontribuos siajn saĝon kaj sperton kiel membro de la ESF-Estraro.

Kiel novan prezidanton la ESF-estraro elektis d-ron Grant Goodall, kiu ĝis tiam estis vic-prezidanto de ESF. Grant estas profesoro pri lingvistiko kaj direktoro de la lingvo-programo de la Universitato de Kalifornio en San-Diego.

Bonvenigo de nova estrarano, adiaŭo al malnova

En 2013 la ESF-estraro nomumis s-ron Charles (Karlo) Mays al la estraro. Longtempa ESF-subtenanto, Mays estis unu el la ĉeforganizantoj de NASK kaj la usona Esperanto-kongreso de 2013 en Raleigh, Norda Karolino. Laŭprofesie elektro-inĝeniero, Karlo portos al ESF sian multjaran sperton kaj scion pri projekt-mastrumado.

Samtempe la ESF-estraro perdis multjaran membron, d-ron Bonnie Fonseca-Greber, kiu devis demisii pro familiaj kialoj. ESF elkore dankas al Bonnie pro ŝia multjara servo kiel ESF-estrarano, kaj samtempe antaŭĝuas estontan kunlaboron kun ŝi, kiu daŭre servos al ESF kiel ano de la Konsilantaro.

NASK en Kanado!

La unuan fojon en sia pli ol 40-jara historio, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) okazos ekster Usono. De la 30-a de junio ĝis la 7-a de julio 2014 NASK okazos en Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado. Plenaj detaloj baldaŭ estos anoncitaj! http://lodestone.org/nask/

Jarfina kampanjo

Ekde la komenco de decembro 2013 venis ĉ. 5000 usonaj dolaroj da donacoj al ESF. Elkoran dankegon al ĉiuj donacintoj! Via subteno estas gravega por la daŭra sukceso de ESF-iniciatoj kiel lernu.net, edukado.net kaj NASK!

Tamen se vi ankoraŭ ne donacis al ESF, ne tro malfruas aldoni vian nomon al la listo de ESF-subtenantoj – klaku ĉi tieesperantic.org/eo/donacoj/rete por donaci hodiaŭ!

Dezirante al vi feliĉan, sanan kaj pacan jaron 2014,

La ESF-teamo

2013-12-31 16:39:40

 

Kunlaboru kun ESF!

Karaj geamikoj,

Ni ĝojis vidi kelkajn el vi dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko, kaj aliajn dum la landa kongreso de Esperanto-USA en Raleigh, kie kunvenis ankaŭ la ESF-estraro. La homoj, kiuj ĉeestis tiujn eventojn, certe memoras, ke ESF strebas informi la Esperanto-komunumon pri nia laboro kaj inviti esperantistojn kunlabori. Tiu ĉi letero estas plia paŝo al tiu direkto.

ESF-laboro okazas grandparte ekster la kutimaj limoj de Esperanto-movado. Unu ekzemplo estas niaj streboj influi la akademian komunumon kaj formi la publikan opinion pri lingvoj kaj lingva egaleco. Kelkaj el niaj projektoj, tamen, havas rektan ligon al Esperanto kaj donas praktikan valoron al la komunumo de Esperanto-parolantoj, ekzemple:

  • Lernu.net. Multe pli ol Esperanta retlernejo, lernu! estas komunumo de pli ol 150 mil registritaj uzantoj el 200 landoj. Ĉi-aŭguste ĝi ricevis la Premion Deguĉi de UEA pro ĝiaj kontribuoj al interkultura interkompreniĝo tutmonde.
  • Edukado.net. Riĉa je rimedoj por instruistoj kaj kun komunumo de pli ol 3000 Esperanto-instruistoj kaj lernantoj, Edukado.net estas envio de multaj pli grandaj lingvolernaj retejoj.
  • Tekstaro.com. La korpuso de pli ol kvar milionoj da vortoj de skribita Esperanto, Tekstaro povas helpi al vi trovi, kiel certa vorto aŭ frazo estas uzata en Esperanta literaturo de la Zamenhofa tempo ĝis nun.
  • NASK (esperantic.org/eo/nask). La Nord-Amerika Somera Kursaro estas unu el la plej konataj ĉeestaj Esperanto-lernejoj en la mondo, kiu okazas ĉiujare ekde 1969.

Ni invitas vin, kiel aktivan subtenanton kaj parolanton de Esperanto:

  • Fariĝi regula uzanto/lernanto/partoprenanto en tiuj projektoj;
  • Diskonigi la informojn pri ili en viaj grupoj kaj rete;
  • Informiĝi pri ESF-agado per aliĝo al nia novaĵservo ĉe esperantic.org;
  • Reklami viajn proprajn Esperanto-eventojn kaj renkontiĝojn per lernu! kaj Edukado;
  • Volontuli – ekzemple, kiel instruisto aŭ tradukisto de lernu.net, aŭ provizi materialojn kaj informojn por Edukado.net aŭ la Mediateko de Lernu.net.

Laste, sed ne malpli grave, mi invitas vin subteni ESF-on per viaj donacoj! Niaj pasintaj kaj nunaj donacantoj estas parto de la sukceso de ESF. Kiel diris unu el niaj donacantoj, Francisko Lorrain el Kanado, “ESF estas, laŭ mi, la nuntempa esperantista organizaĵo, kiu, tra siaj diversaj daŭraj, malamatoraj projektoj, plej konkrete kaj vigle kontribuas – jam de jaroj – al la disvastigo de Esperanto”. Ni kalkulas je via financa subteno por daŭrigi nian laboron.

Se vi ankoraŭ ne donacis al ESF, ni petas vin konsideri fari donacon ĉi-jare. Se vi jam donacis al ESF, ni petas vin konsideri fari monatan kontribuon. Vi povas donaci rete: esperantic.org/donacoj (unufoje aŭ ĉiumonate). Vi povas ankaŭ lasi heredaĵon per planita donacado (bv. kontakti Wally Du Temple, , 1-250-656-1767, pri detaloj).

Elkoran dankon pro via intereso kaj subteno. Kune, ni laboru por antaŭenigo de Esperanto en nia evoluanta mondo.

Amike kaj dankeme,

Mark Fettes

Eliranta Prezidanto, ESF

 

Kanada testamento kreskigas la rimedojn de ESF

Kanada esperantisto Brian Kaneen, kiu forpasis la 12an de januaro, 2012, testamentis al ESF pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj.

“Mi vere ĝojas ke mia samurbano Brian montris tian fidon al nia agado,” komentis la eliranta prezidanto de ESF, Mark Fettes. “Ŝajne lin impresis unuflanke la sukceso de lernu.net, kaj aliflanke la investoj, kiujn ESF faras sur la esplorkampo de lingva justeco. Lia malavara donaco helpos nin ampleksigi nian agadon precipe sur ĉi tiu dua tereno.”

Kaneen, universitata docento pri la germana lingvo, estis aktiva en la kanada Esperanto-movado, interalie kiel instruisto kaj sekretario de la vankuvera klubo. Modesta homo kun modesta vivstilo, li ĉiam energie pledis por pli da konscio kaj engaĝiĝo pri lingvopolitikaj demandoj. Tiu sinteno fontis interalie el lia propra junaĝa sperto de lingvomorto sur Manks-insulo; alia testamenta disponigo kreis stipendion por manksaj junuloj kiuj volas studi keltan lingvon.

Pro diversaj administraj detaloj, la ĉefa parto de la heredaĵo povis pagiĝi al ESF nur fine de aŭgusto 2013. La kapitalo de la fondaĵo nun sumas je iom malpli ol tri milionoj da usonaj dolaroj.

Se vi volus sekvi la ekzemplon de Brian Kaneen per inkludo de ESF en via testamento (aŭ per alia speco de planita donaco), bv. kontakti nian konsiliston pri donacoj, Wallace G. Du Temple: wallydutempletelus.net

2013-09-29 00:56:12

 

La lasta ŝanco akiri la DVDon de La Universala Lingvo duonpreze!

Restas nur du semajnoj por aĉeti la filmon La Universala Lingvo de oskar-nomumita reĝisoro Sam Green! La speciala oferto – du diskoj je la kosto de unu: 20 USD — finiĝos la unuan de oktobro. Rapidu aĉeti la diskon por via persona kolekto kaj donacu la alian al via biblioteko, lernejo aŭ amiko!

La Universala Lingvo estas 30-minuta dokumentfilmo produktita kun la financa subteno de ESF, kiu debutis en 2011 en la festivalo Sundance kaj ricevis tre bonajn reagojn de la publiko, prezentas la historion kaj la nuntempon de Esperanto vidata per la okuloj de neesperantisto. La filmo spuras la historion de Esperanto kaj estas samtempe portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado, en kiu la reĝisoro kunplektas intervjuojn filmitajn dum pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro de neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. “Li kapablas diri la veron bele”, skribis Renato Corsetti pri Sam Green en recenzo pri la filmo (http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego112.pdf). “Li kapablas artisme prezenti aferojn, kiuj tuj iĝas tedaj, se mi provas klarigi ilin per punktoj kaj subpunktoj. Pro tio la filmo The Universal Language prezentas la veron pri Esperanto en tre alloga maniero”, notas Corsetti.

“Pri la enhavo mi ne havas plendojn”, skribas Renato. “Tia estas la Esperanto-mondo, plena je japanaj ĵonglistoj, ridetantaj gejunuloj, strangetaj maljunuloj, hungaroj loĝantaj en Japanujo kaj svedoj kun tro longa barbo, ktp.” Apud ĉi tiuj iom pli filmecaj partoj estas eĉ tro seriozaj kontribuoj de tre konataj esperantistoj, Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj Renato Corsetti mem, kiuj klarigas al ĉiuj la ideajn bazojn de Esperanto kaj de la Esperanto-movado. Krome, Green meritas laŭdojn pro la esploroj, kiuj donis al li la solan ekzistantan filmeton de Zamenhof, kiu klinas sin antaŭ la publiko, kaj plurajn aliajn ĉarmajn historiajn dokumentojn. Corsetti opinias, ke la filmo The Universal Language povas konvinki homojn lerni Esperanton pli ol aliaj varbaj materialoj, kiujn esperantistoj produktis kaj produktas: “Ĝi estas realisma (ekzemple pri la rolo de la angla lingvo) sed puŝas homojn aliĝi al la ‘plibonigantoj de la mondo pro la plezuro plibonigi la mondon’”. La filmo konvinkas homojn pri la valoroj de Esperanto kaj ne tedas ilin, konkludas Corsetti.

Elĉerpaĵo de la filmo (en la angla, kun Esperantaj subtitoloj) spekteblas ĉe: http://youtu.be/HL7QtDt4tlI

La disko aĉeteblas ĉe: www.esperantodocumentary.com. La filmo mem estas en la angla, sed estas subtitoloj en 19 lingvoj (angla, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, korea, malta, nederlanda, portugala, rusa kaj sveda).

Specialaĵoj de la DVD: “Leo Sakaguchi – Denaska esperantisto”, “Jokahamaj portetoj – etendita miksaĵo”, kaj “Somernokto de Kálmán Kalocsay”.

 

2013-09-29 00:44:45

 

Nitobe-simpozio 2013: Anglalingva instruado en neanglalingvaj universitatoj

Disvastiĝo de la angla kiel instrulingvo en pluraj landoj de la mondo estis la temo de la ĉi-jara Nitobe-simpozio, kiu okazis de la 18a ĝis 20a de julio 2013 en Rejkjaviko, Islando. La lastaj jaroj estas markitaj per sentebla kresko de la kvanto de kursoj kaj programoj, aparte je la magistra nivelo, instruataj ĉu tute ĉu parte en la angla – la respondo al la grandiĝanta movebleco de studentoj kaj la kreskanta intereso de universitatoj pri internaciaj pritaksoj, kio igas diversajn tipojn de universitatoj tra la mondo konkurenci por rimedoj, ĉefe esplorsubvencioj, kaj por altigi nacian kaj internacian prestiĝon.

La simpozio, kiun organizis la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, kunigis tre diversecan grupon de 40 invititaj specialistoj pri supera edukado el 23 landoj, ekde Usono, Kanado, Irlando kaj Britio, ĝis Ĉinio, Japanio, Ĉilio, Meksiko, Kipro, Kazaĥio, Azerbajĝano kaj Hindio. La nordiaj landoj (Finnlando, Svedio, Danio, Norvegio kaj Islando) estis aparte bone reprezentitaj. La aperigota libro, English in Nordic Universities: Ideology and Practice, redaktita de Anna Kristina Hultgren, Frans Gregersen, kaj Jacob Thøgersen, eldonota de John Benjamins, Amsterdamo, estis la tuja inspiro por la simpozio.

Festparoladojn faris Rainer Enrique Hamel (Meksiko), Michele Gazzola (Germanio/Italio) kaj F. Xavier Vila (Katalunio, Hispanio).

« Dum la uzo de ununura lingvo en supera edukado evidente faciligas la fluon de informo internacie, ĝi privilegias iujn homojn kaj malavantaĝigas aliajn, kaj ofte ĝin antaŭenigas akademia prestiĝo, pli ol akademia elstareco », komentis Humphrey Tonkin (Usono), unu el la organizintoj de la simpozio. « Ĝi ankaŭ erozias la kapablon de naciaj kaj lokaj sciencaj kulturoj rilati kun la lokanoj, inkluzive gejunulojn », li aldonis. Estas urĝa bezono trovi aliajn, multlingvajn solvojn, li sugestis.

La simpozion, kiu okazis en la Islanda Nacia Muzeo, financis ESF (Esperantic Studies Foundation), kun aldona subteno de la eldonejo John Benjamins. La simpozio okazis sub la aŭspicioj de la Instituto Árni Magnusson por Islandaj Studoj, la Konsilio de la Islanda Lingvo, kaj la Instituto Vigdis Finnbogadóttir por Fremdaj Lingvoj. Ari Páll Kristinsson, de la Instituto Árni Magnusson, prizorgis lokan organizadon.

La Nitobe-seminarioj estas nomitaj honore al Nitobe Inazo (1862-1933), japana diplomato de la 1920aj jaroj kiu pioniris la serĉon por internacia lingva interkompreno.

2013-08-02 19:40:24

 

DVD de La Universala Lingvo: speciala oferto!

La Universala Lingvo: filmo, kiu konvinkas homojn pri la valoroj de Esperanto

Speciala oferto! Dum limigita tempo, aĉetu unu DVD-on kaj ricevu la alian senpage!

Kiel diskonigi Esperanton inter neesperantistoj, aparte per bibliotekoj, universitatoj kaj lernejoj, sen soni tro kiel propagandisto? Jen unu ebleco: per la filmo The Universal Language de oskar-nomumita reĝisoro Sam Green (produktita kun la financa subteno de ESF). Tiu ĉi 30-minuta dokumentfilmo, kiu debutis en 2011 en la festivalo Sundance kaj ricevis tre bonajn reagojn de la publiko, prezentas la historion kaj la nuntempon de Esperanto vidata per la okuloj de neesperantisto. Kaj dum limigita tempo, vi povas aĉeti du DVD-ojn je la kosto de unu (20 USD)! Akiru unu DVD-on por via persona kolekto kaj donacu alian al via loka biblioteko, lernejo aŭ universitato! La filmo mem estas en la angla, sed ĝi havas subtitolojn en 19 lingvoj, inkluzive de Esperanto.

La filmo The Universal Language spuras la historion de Esperanto kaj estas samtempe portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado, en kiu la reĝisoro kunplektas intervjuojn filmitajn dum pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro de neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. “Li kapablas diri la veron bele”, skribis Renato Corsetti pri Sam Green en ĵus aperinta recenzo pri la filmo (La Riverego 112, http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego112.pdf). “Li kapablas artisme prezenti aferojn, kiuj tuj iĝas tedaj, se mi provas klarigi ilin per punktoj kaj subpunktoj. Pro tio la filmo The Universal Language prezentas la veron pri Esperanto en tre alloga maniero”, notas Corsetti.

“Pri la enhavo mi ne havas plendojn”, skribas Renato. “Tia estas la Esperanto-mondo, plena je japanaj ĵonglistoj, ridetantaj gejunuloj, strangetaj maljunuloj, hungaroj loĝantaj en Japanujo kaj svedoj kun tro longa barbo, ktp.” Apud ĉi tiuj iom pli filmecaj partoj estas eĉ tro seriozaj kontribuoj de tre konataj esperantistoj, Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj Renato Corsetti mem, kiuj klarigas al ĉiuj la ideajn bazojn de Esperanto kaj de la Esperanto-movado. Krome, Sam meritas laŭdojn pro la esploroj, kiuj donis al li la solan ekzistantan filmeton de Zamenhof, kiu klinas sin antaŭ la publiko, kaj plurajn aliajn ĉarmajn historiajn dokumentojn. Corsetti opinias, ke la filmo The Universal Language povas konvinki homojn lerni Esperanton pli ol aliaj varbaj materialoj, kiujn esperantistoj produktis kaj produktas: “Ĝi estas realisma (ekzemple pri la rolo de la angla lingvo) sed puŝas homojn aliĝi al la ‘plibonigantoj de la mondo pro la plezuro plibonigi la mondon’”. La filmo konvinkas homojn pri la valoroj de Esperanto kaj ne tedas ilin, konkludas Corsetti.

Elĉerpaĵo de la filmo (en la angla, kun Esperantaj subtitoloj) spekteblas ĉe: http://youtu.be/HL7QtDt4tlI 

La disko aĉeteblas ĉe: www.esperantodocumentary.com. La filmo mem estas en la angla, sed estas subtitoloj en 19 lingvoj (angla, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, korea, malta, nederlanda, portugala, rusa kaj sveda).

Specialaĵoj de la DVD: “Leo Sakaguchi – Denaska esperantisto”, “Jokahamaj portetoj – etendita miksaĵo”, kaj “Somernokto de Kálmán Kalocsay”.
2013-07-24 22:45:29

 

2012: Evolu-jaro por ESF

Eble ne tro rimarkeble de ekstere, la pasinta jaro estis markita per kelkaj gravaj ŝanĝoj ene de ESF, skribas Mark Fettes, ESF-prezidanto, en la ĵus aperinta jarraporto de ESF. La plena raporto legeblas (anglalingve) ĉehttps://esperantic.org/dosieroj/file/president_2012.pdf.

Laŭ Fettes, la jaro 2012 markis gravan transiron de ESF el situacio, en kiu ĝi dependis de siaj investoj por subvencii unuopajn projektojn, al organizaĵo kiu pli aktive varbas donacojn kaj planas longdaŭran evoluigon de siaj projektoj kaj kunlaborantaro. Li konkludas, ke tio postulas pli aktive varbi kaj trejni aktivulojn kaj estraranojn“Se la malnova ESF povis esti efike gvidata de malgranda grupo de homoj, ĉefe universitatanoj, la nova ESF bezonas vastan gamon de scioj, spertoj kaj edukaj fonoj.”

Inter la notindaj sukcesoj de la pasinta jaro, Fettes mencias:

– La daŭran kreskon de Lernu.netla plej granda Esperanto-retejo en la mondo, kun pli ol 145 mil registritaj uzantoj kaj ĝis du milionoj da paĝrigardoj semajne. Tra 2012 la Lernu-teamo laboregis por prepari la lanĉon de la nova Lernu, kun nova kurso preparita de la internacia teamo de verkistoj, instruistoj kaj desegnistoj, laŭ la komuna eŭropa referenc-kadro por lingvoinstruado. La nova Lernu havos riĉan multmedian bibliotekon kaj Detalan Gramatikon, tradukitan en pli ol tridek lingvojn.

– Daŭran pliampleksiĝon de Edukado.net, retejo ĉefe celita por instruantoj de Esperanto. Kun preskaŭ 1,3 milionoj da paĝrigardoj en 2012 kaj pli ol 750 elŝuteblaj materialoj, en aprilo 2013 ĝi preterpasis la sojlon de 3000 aktivaj uzantoj el pli ol cento da landoj. La reta kurso por instruistoj, RITE, festis sian unuan sukcesan jaron, kaj ĉi-printempe la retejo lanĉis novan klerigan ludon.

– Signifan progreson de diversaj esplorprojektoj subvenciitaj de ESF, inkluzive de Springboard to Languages, brita projekto pri la bazlerneja instruado de Esperanto kiu aperigis 78-paĝan libreton kun teorioj kaj pruvoj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto;la projekto WikiTrans, kiu liveras altkvalitan aŭtomatan tradukadon de la tuta anglalingva Wikipedia al Esperanto kaj tiel ege plifaciligas kaj plirapidigas la laborojn pri la Esperanta Vikipedio; kaj la sukcesa defendo de doktora disertacio pri Esperanto fare de franca esploristo kaj historiisto Christian Lavarenne, kun la temo “Esperanto: Ĝia Interna Ideo en siaj originoj kaj kelkaj el siaj esprimoj kaj manifestiĝoj: helpo aŭ obstaklo en la disvastigo de la lingvo,” ĉe la Universitato de Parizo.

Tiuj kaj aliaj atingoj konvinkis pli ol ducenton da homoj donaci al ESF en 2012. Tia helpo estas tre bonvena, substrekas Fettes, sed valoras ankaŭ multaj aliaj kontribuoj, kiel helpinstruado aŭ tradukado ĉe Lernu, aŭ la organizado kaj gvidado de esploroj. Ĝuste por pli bone kaj kree respondi al tiaj defioj, ESF aldonis aron de novaj konsilantoj en la lasta jaro (legu pli ĉehttps://esperantic.org/en/communications/news?n=107).

2013-07-02 17:10:11

 

RISKO: nova ludo de Edukado

Lastatempe la porinstruista portalo www.edukado.net (finance subtenata de ESF) lanĉis retan kvizludon RISKO.

Jam la nomo sugestas, ke ne sufiĉas nur koni niajn lingvon, historion kaj kulturon, sed por sukcese “riskumi” necesas ankaŭ iom da strategio kaj bonŝanco.

Ĉiun tagon la ludantoj ricevas maksimume tri demandojn (kiuj varias hazarde de tago al tago) pri Esperanto: po unu pri lingvo, kulturo kaj movado. Nur tiuj, kiuj bone respondis al almenaŭ unu el la du unuaj demandoj, rajtos elekti halti, aŭ pluludi kun la ŝanco duobligi la poentojn aŭ perdi ilin. Se oni respondos bone la trian demandon, la poentoj duobliĝos, sed se oni respondos malĝuste, oni perdos la poentojn gajnitajn en tiu tago!

La poentoj sumiĝos ĉiumonate, kaj fine de la monato la gajnintoj povos elekti el la proponitaj premioj. Estos plia premio por la absoluta gajninto de la tuta jaro. La premioj venas parte de la Fondaĵo Edukado.net, sed estas multaj asocioj, eldonistoj, aŭtoroj de libroj kaj diskoj, kiuj subtene al la ludo oferis siajn verkojn.

Jam la ludo vekis grandan intereson. La populareco de la ludo RISKO altigis enorme ne nur la vizitojn de la paĝaro, sed ankaŭ la nombron de aliĝintoj. Fakte, rapide post la apero de anonco pri la ludo ĉe lernu.net, edukado.net superis 3000 registritajn uzantojn!

La ludon elpensis Katalin Kovats, la redaktoro de la retejo, kaj la 1200 diversajn demandojn elpensis kaj enretigis ŝi mem kaj la dana kolego Mogens Rude Andersen. La demandoj ofte ne estas facilaj: citaĵoj, parigoj de aŭtoroj kaj verkoj, datoj kaj okazaĵoj, difino de vortoj, rekono de kantoj, misprononcitaj fonemoj, ktp.

Pere de la ludo la paĝaro celis ne nur ludon kun valoraj premioj, sed ĉefe klerigan agadon. Ja ĉiun nokton, fine de la koncerna ludotago, ĉiu ludanto, kiu tion abonis, ricevas retmesaĝon pri siaj poentoj kaj la tiun tagon nesciitaj demandoj, sed sen respondoj. La ludintoj mem devus serĉi la ĝustan respondon por ke sekvafoje, se ili hazarde rehavos la saman demandon, ili povu respondi senriske.

RISKO funkcios kontinue, tra monatoj kaj jaroj, kaj la redaktoro esperas grandnombran partoprenon.

Ĉiu el vi estas bonvena riskumi en la LUDO-sekcio de www.edukado.net.

2013-05-07 17:49:14

 

Simpozio pri Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado: Ideologioj, praktikoj, alternativoj

Simpozio pri

Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado:

Ideologioj, praktikoj, alternativoj

Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (Roterdamo, Nederlando), kiu aŭspicias la revuon Language Problems and Language Planning (LPLP: Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado)organizas de tempo al tempo por invititaj gastoj internaciajn simpoziojn pri aspektoj de lingvouzado kaj lingvopolitiko.  Tiuj aranĝoj (nomataj Nitobe-simpozioj laŭ la konata japana funkciulo asociita kun la Ligo de Nacioj en la 1920aj jaroj) jam okazis en Prago (1996), Berlino (1999), Pekino (2004), Vilno (2005), kaj Tokio (2007).  La simpozio en Tokio okazis ĉe la Universitato Sophia pri la temo “Al justa lingvopolitiko en Azio.”

 

Ni planas organizi Nitobe-simpozion en Rejkjaviko en julio 2013 kun la temo

“Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado: Ideologioj, praktikoj, alternativoj.”

La Simpozio konsistos el referaĵoj, prezentoj kaj podiaj diskutoj de fakuloj el la tuta mondo, kun aparta emfazo al la Nordiaj landoj kaj al instrulingvoj en supera edukado.  La temo estos ligita al la antaŭvidata aperigo de libro redaktita de Anna Kristina Hultgren, Frans Gregersen, kaj Jacob Thøgersen, English in Nordic Universities: Ideology and Practice (La angla en nordiaj universitatoj: ideologio kaj praktiko) eldonota en la serio Studies in World Language Problems (Studoj pri mondaj lingvoproblemoj)probable en frua 2014, de la eldonejo John Benjamins, Amsterdamo.

La simpozio komenciĝos en la vespero de ĵaŭdo, 18 julio, kaj finiĝos en la frua posttagmezo de sabato, 20 julio, 2013.

La simpozio okazos sub aŭspicio de la Instituto Árni Magnússon por Islandaj Studoj, kun financa subteno de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj de la eldonejo John Benjamins.

La organiza komitato de la simpozio konsistas el ESF-prezidanto Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Vankuvero, Kanado), Frans Gregersen (Universitato de Kopenhago), Anna Kristina Hultgren (Malferma Universitato, Britio), Ari Páll Kristinsson (Universitato de Islando), Jacob Thøgersen (Universitato de Kopenhago), kaj Humphrey Tonkin (Universitato de Hartford, Usono).

Partopreno en la simpozio estas laŭ invito.  Bonvolu kontakti Humphrey Tonkin ĉe tonkin@hartford.edu por ricevi pliajn informojn.

2013-05-07 17:48:32

 

István Ertl instruos en la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) 2013!

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! Unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF, NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.

Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan session, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso.

La internacia teamo konsistos el István Ertl (Hungario), Derek Roff (Usono) kaj Lee Miller (Usono), kaj okazos tri kursniveloj. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn. Ĉi-jare, la studentoj povos resti post NASK por partopreni en la landa kongreso de Esperanto-USA (5-8a de julio, ĝi okazos en la sama kongresejo kaj loĝejo). Por partopreni la landan kongreson, bv. fari la necesan aranĝojn ĉe www.esperanto-usa.org.

La ĝenerala kotizo por NASK 2013 (kursoj, loĝado kaj manĝoj) estas $725 USD antaŭ la 22a de marto, kaj $775 USD poste (specialaj prezoj por lokanoj!). Oni loĝos en du-personaj ĉambroj kun la banĉambro dividita kun alia dormoĉambro (por loĝi en aparta ĉambro, alpagu $180 USD). Stipendioj haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ loĝantoj de Latin-Ameriko.

Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLENaol.com), por pli da informoj, aŭ vizitu NASK-retejon:http://esperanto.org/nask/.

2013-01-20 21:21:30

 

Comments are closed