Bruce Sherwood: physicist | fizikisto

donors_bruce_sherwood

Profile:  is a physicist.  He was born in 1938 and grew up in West lafayette, IN.  Le gratuated with a degree in engineering from Purdue University.  He, through the Fulbright program studied physics for a year in Padovo, Italy and received is doctorate in experimental particle physics at the University of Chicago.  He was a professor at Caltech where as an instructor of the famous "Feynman Lectures on Physics" he became interested in physics instruction including with the use of computers.  He then was an instructor at the University of Illinois in Urbana-Champaign (where he was both a professor of physics an a professor of linguistics.), at Carnegie Mellon and and  at NC State University.  He retired in 2008 and kaj nun lives in High Point, NC were he continues to be active in the evolution of VPython.  He is a fellow of the American Association of Physics Teachers, the American Physical Society and the American Association for the Advancement of Science. He wrote with Ruth Chabay the text book "Matter and Interactions" for university students of science and engineering. He speakes Espernato, Italian, and Spanish and reads French and Portuguese.

 

Profile: Bruce Sherwood estas fizikisto. Li naskiĝis en 1938 kaj elkreskis en West Lafayette IN. Li diplomiĝis en inĝenierado ĉe la Universitato Purdue. Li per la programo Fulbright studis fizikon dum unu jaro en Padovo, Italio, kaj doktoriĝis en eksperimenta partikula fiziko ĉe la Universitato de Ĉikago. Li profesoris ĉe Caltech kie instruo per la fama “Feynman Lectures on Physics” ekinteresis lin pri la instruo de fiziko, ankaŭ kun enmikso de komputiloj. Li poste instruis ĉe la Universitato de Illinois en Urbana-Champaign (kie li estis kaj profesoro de fiziko kaj profesoro de lingvistiko), ĉe la Universitato Carnegie Mellon, kaj ĉe la Ŝtata Universitato de Norda Karolino. Li emeritiĝis en 2008 kaj nun loĝas en High Point NC, kie li daŭre aktivas pri la plua evoluo de VPython. Li estas Fellow de la American Association of Physics Teachers, de la American Physical Society, kaj de la American Association for the Advancement of Science. Li verkis kun Ruth Chabay la lernolibron “Matter & Interactions” por universitataj studentoj de scienco kaj inĝenierado. Li parolas Esperanton, la italan, kaj la hispanan, kaj li legas france kaj portugale.

Comments are closed