![]()
Centro por Esploro kaj Dokumentado
| |
|
La Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kreighis en 1952, kadre de Universala Esperanto-Asocio, por antauenigi la sciencan esploradon pri Esperanto "kaj ghiaj multflankaj aplikoj en chiuj sferoj de la vivo"; prizorgi la kolektadon kaj ellboradon de findindaj dokumentoj pri Esperanto; kaj subteni la informan laboron che internaciaj organizajhoj, fakaj kaj sciencaj rondoj, kaj la ghenerala publiko.
La chefa motoro de CED en ghia unua jardudeko estis Ivo Lapenna; de post 1974, la plej shlosilan rolon ludas Humphrey Tonkin. Inter ghiaj kunlaborantoj trovighas nomoj kiel W. Auld, D. Blanke, M. Boulton, W. Collinson, P. Dasgupta, I. Dratwer, M. Fettes, R. Haferkorn, U. Lins, F. Lo Jacomo, G. Makkink, P. Neergaard, C. Piron, J. Regulo Perez, R. Rokicki, V. Sadler, K. Schubert, G. Waringhien, R. Wood. Per diversaj agadoj, listigitaj chi-malsupre, CED daure rolas centre en la intelekta vivo de la Esperanto-komunumo. | |
Language Problems and Language PlanningLa emfazo de Lapenna kaj Tonkin pri la kultura, politika kaj ekonomia aspektoj de la lingvoj kondukis al la fondo de la internacia scienca revuo La Monda Lingvo-Problemo, kies unua numero aperis en januaro 1969 che la eldonejo Mouton kaj sub la auspicio de CED. La revuon redaktis unue Victor Sadler (1969-1972), poste Richard Wood (1973-1976). En 1977 ghi transformighis en Language Problems and Language Planning, kiu hodiau restas unu el la chefaj internaciaj revuoj pri lingvo-planado kaj kies redaktadon daure prizorgas CED.Informoj pri la revuo haveblas che la TTT-paghoj de la nuna eldonejo, John Benjamins, kaj per anglalingva priskribo en la paghoj de CED. | |
Informilo por InterlingvistojEkde 1974 CED aperigas bultenon pri interlingvistiko, kies unua titolo estis Novajhletero por Interlingvistoj (1974-77, red. Ulrich Lins), poste Informilo por Interlingvistoj (1983-1990, red. Ryszard Rokicki). La nunan "trian serion" de IpI redaktas Detlev Blanke. La numeroj ekde 3-4/1997 legeblas chi tie, escepte de paghoj fotokopiitaj el aliaj eldonajhoj. | |
Diskutlistoj en InterretoBJA-LISTO estas interreta forumo pri socia interlingvistiko, administrata de Jouko Lindstedt en la kadro de CED.ced@yahoogroups.com estas diskutlisto pri la organiza flanko de CED. Eblas aboni jene: | |
Esperanto-DokumentojInter 1975 kaj 1995, sub la gvidado precipe de Humphrey Tonkin, CED aperigis trilingvan broshurserion, "Esperanto-Dokumentoj". Pluraj el la anglalingvaj studoj legeblas en la paghoj de CED. | |
Esperantologiaj KonferencojChiujare CED organizas la Esperantologian Konferencon en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. La konferencoj traktas plej diversajn temojn en la scienca esplorado de Esperanto kaj planlingvistiko. | |
Konferencoj pri Lingvo kaj KomunikadoDe 1982 ghis 1997 CED organizis chiujaran konferencon en Novjorko, kunlabore kun la lingvaj servoj de Unuighintaj Nacioj. Aperis pluraj volumoj da aktoj de tiuj konferencoj, krom libroserio che University Press of America kun kelkaj el la plej gravaj kontribuoj. | |
Biblioteko Hector HodlerCED ankau respondecas pri la Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo, unu el la plej gravaj Esperanto-biliotekoj de la mondo. | |
TTT-PaghojCED kunlaboras kun la usona esplorfonduso Esperantic Studies Foundation por prizorgi la paghojn de la Virtuala Esperanto-Biblioteko pri Esperantologio kaj Interlingvistiko. | |
|
Sendu demandojn au komentojn al Mark Fettes. |