Bonvenon al Bja-listola interreta forumo pri socia interlingvistiko | |
| Information in English
| |
LA CELOJ DE LA LISTOLa dissendo-listo Bja-listo celas kontribui al la organizo, diskonigo kaj progresigo de la socia interlingvistiko, komprenata kiel la scienco pri
La chefa (sed ne ekskluziva) lingvo de la listo estas Esperanto. Bja-listo celas apogi interlingvistikajn agadojn kaj organizajhojn, en kiuj Esperanto rolas kiel rimedo kaj/au esplorobjekto, unuavice la Centron de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) de UEA. La listo akceptas informajn kaj diskutajn kontribuojn pri la temoj chi-subaj. Por chiu temo ekzistas prefikso, per kiu la tem-linio ("Subject:") de la mesagho komencighu, ekzemple: APLIK Kiel instrui la akuzativon?
La tem-prefiksoj estas rekomendataj, sed ne devigaj. La listo povas akcepti ankau kontribuojn pri humanistikaj temoj, kiel historio, beletro, literaturkritiko, ktp. Tiuj temoj tamen ne apartenas al la centra celaro de la listo, kaj ties administranto rezervas la rajton peti diskutantojn daurigi ekster la listo. La listo ne celas diskutadon de planlingvaj projektoj sen parolkomunumo, nek de reformoj en Esperanto (t.e. aprioraj shanghoj en ghia baza regularo).
| |
UZADO DE LA LISTOAlighiPor alighi, sendu al <majordomo@helsinki.fi> retmesaghon, kies unusola linio tekstassubscribe bja-listo via@kompleta.adreso(kun via kompleta adreso anstatau via@kompleta.adreso) Se la programo Majordomo ne konfirmas vian alighon dum la sekva tagnokto, sendu personan retmesaghon al la administranto de la listo Jouko Lindstedt, kies adreso por korespondado pri lista administrado estas <jslindst@cc.helsinki.fi>. MalalighiPor malalighi, sendu al <majordomo@helsinki.fi> retmesaghon, kies unusola linio tekstasunsubscribe bja-listo via@kompleta.adreso(kun via kompleta adreso anstatau via@kompleta.adreso). Se tio ne sukcesas, kontaktu <jslindst@cc.helsinki.fi>. Sendi mesaghojnLa listo estas libere uzebla por siaj anoj: iu ajn mesagho direktita al la ret-adresoBja-listo@helsinki.fiautomate dissendighas al chiuj listanoj. Rimarku, ke kiam vi deziras respondi al mesagho ricevita pere de la listo, vi havas du eblojn: au respondi al Bja-listo, tiel ke chiuj listanoj povos vidi vian mesaghon, au respondi nur al la persona adreso de la sendinto. Se vi simple premis la kutiman respond-butonon, kontrolu, ke la mesagho estas ghuste adresita antau ol sendi ghin!
| |
STILAJ KAJ PRAKTIKAJ KONSILOJ
| |
KELKAJ GRAVAJ ATENTIGOJJuraj kaj moralaj demandojBja-listo estas dissenda servo, kiun al vi disponigas la Universitato de Helsinko kaj Jouko Lindstedt, la administranto de la listo, por la celoj indikitaj chi-supre. La chefa tasko de la administranto estas certigi, ke la listo povu plenumi sian celon. Li havas rajton kaj ech devon haltigi diskutojn, kiuj estas rekte ofendaj kontrau iu persono au ne rilatas al la temaro de la listo. En ekstrema kazo li povas malaligi listanon. Chenleteroj malpermesitaj!Lau la reguloj de la komputilreta nodo "helsinki.fi" (kaj vershajne ankau de via propra servilo), la plusendo de chenleteroj estas malpermesita. Chenletero estas iu ajn mesagho, kies celo estas plusendighi ree kaj ree al kiel eble pli multaj homoj sen templimo. Ech se la chenletero shajnas subteni iun bonan iniciaton, ghi ne per tio farighas permesita. Arkivado kaj citadoLa mesaghoj dissenditaj pere de Bja-listo ne arkivighas ie. Chiu ricevanto rajtas tamen konservi ilin che si kaj citi ilin sammaniere kiel artikolojn publikigitajn en gazetoj. La autoraj rajtoj de chiu mesagho apartenas al ties skribinto. La adresojn de chiuj listanoj eblas ricevi sendante al <majordomo@helsinki.fi> retmesaghon, kies unusola linio tekstas: who bja-listo | |
| Referencoj interlingvistikaj kaj esperantologiaj troveblas en la pagho http://esperantic.org/ced/esplor.htm
|