| |
Amsterdam
Conference Of Interlinguistics and Esperanto
Teaching Universities
Amsterdam, The Netherlands| Amsterdamo, Nederlando
July 17 - 18, 2008 | 17 - 18 Julio 2008
|
|
|
Auspiciantoj:
La konferenco estas arangho de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ghi estas subvenciata de Esperantic Studies Foundation. Ghi okazas che la Universitato de Amsterdamo lau invito de d-ro Wim Jansen, de la Lingvistika Fako de la Universitato, docento pri interlingvistiko en la Universitato.
Loko:
La konferenco okazos en la konstruajho P. C. Hoofthuis, Spuistraat 134, en la centro de la urbo, je piedira distanco de la Centra Stacidomo. El la flughaveno de Amsterdamo estas rektaj trajnoj al la Centra Stacidomo.
Horoj:
La konferenco komencighos je la 14-a horo la 17-an de julio. Bonvolu alveni antau tiu horo por enskribighi. La vespermangho okazos surloke en la konferencejo kaj la konferencaj laboroj dauros ghis la 21-a horo. La 18-an de julio la laboroj rekomencighos akurate je la 9-a horo kaj finighos chirkau la 18-a horo. Tio lasos sufichan tempon al partoprenantoj por daurigi sian vojon al Roterdamo se ili cheestos la Universalan Kongreson de Esperanto.
Kostoj:
Surlokajn manghojn (vespermanghon la 17-an de julio, lunchon la 18-an, kaj finan akcepton) kaj kafpauzojn financos Esperantic Studies Foundation. Por tiuj, kiuj ne havas aliajn financajn eblecojn (ekzemple subtenon de la propra universitato), ESF laueble kovros la kostojn de unu au du tranoktoj kaj en certaj kazoj ankau de vojaghado. Estas tre grave, ke partoprenantoj, kiuj bezonas subtenon, anticipe interkonsentu kun ESF (pere de Humphrey Tonkin) pri financaj aranghoj. Tiuj, kiuj ricevos subtenon bonvolu prezenti detalojn surloke en Amsterdamo por ricevi repagon surloke (au pere de siaj kontoj che UEA).
Tranokto:
La konferencanoj respondecas pri la propraj hotelmendoj. La organizantoj pretas doni liston de malmultekostaj hoteloj en la proksimeco. Ankau eblas utiligi plurajn loghigajn servojn en la reto. Ekzistas ankau la jenaj utilaj ligoj:
http://www.hostelbookers.com/hostels/netherlands/amsterdam/
http://www.hostelworld.com/hostels/Amsterdam
http://www.easytobook.com/
Invitoj:
La konferenco estas nur por invititoj. Por peti inviton, turnu vin al Humphrey Tonkin che la chi-suba retadreso. Se vi bezonas invitleteron por peti vizon au por peti subtenon de via universitato, bonvolu rapide averti Humphrey Tonkin.
KOMUNIKADO
Formalaj prezentoj:
Temos pri labora konferenco, kun celo forigi la izolitecon inter la diversaj universitatoj kaj starigi kunlaboron; sekve la nombro de formalaj referajhoj estos minimuma.
Konferenca retpagharo:
Aliflanke ni deziras kolekti utilan materialon pri unuopaj programoj, metodoj, ktp., jam antaue, kiu estu je la dispono de chiuj partoprenantoj (kaj ankau aliaj interesatoj) kaj do pridiskutebla surloke. Tiun materialon ni kolektos che http://www.esperantic.org/achome.htm. Ciu partoprenanto estas petata sendi materialon pri la propraj programoj al admin@esperantic.org. Ni aldonos tiun materialon al la koncerna retpagharo. Ni ankau petas, ke partoprenantoj vizitu la pagharon kaj trastudu la tiean materialon por pretigi sin por la konferenco. Aparte bonvenaj estas:
• Detaloj pri la enhavo au strukturo de kursoj kaj programoj
• Referajhoj pretigitaj por tralego fare de la partoprenantoj en la konferenco
• Specifaj proponoj au petoj pri kunlaboro.
Teknikaj ekipajhoj:
La konferencaj ejoj estas bone ekipitaj per projekciiloj kaj aliaj teknikajhoj, inkluzive de aliro al interreto.
PROGRAMO
La konferenco traktos tri chefajn temojn:
(1) Studprogramoj. Kiujn elementojn enhavu taugaj studprogramoj? Kiuj modeloj jam ekzistas? Kia materialo ekzistas – skribe, rete, aliforme? Kiel ligi la studprogramojn kun aliaj parencaj fakoj?
(2) Starigo de programoj kaj administrado. Kiel konvinki sian universitaton starigi programon? Kiel kongruigi ghin kun eksteraj postuloj (ekzemple la Bolonjaj interkonsentoj)? Kiel daurigi la programon? Kiel serchi eksterajn financajn rimedojn?
(3) Intershanghoj kaj kunlaboro. Kiel utiligi la rimedojn en aliaj universitatoj,
inkluzive bibliotekajn kaj instruajn rimedojn? Kiel dividi la proprajn rimedojn
kun aliaj universitatoj? Kiel intershanghi profesorojn kaj studentojn?
Enkondukan paroladon faros John Wells (Londona Universitato). Prelegos en la pleno kaj gvidos la koncernan laborgrupon la jenaj personoj: Wim Jansen (Amsterdama Universitato) pri studprogramoj, Sabine Fiedler (Univ. de Leipzig) pri starigo de programoj kaj administrado, kaj Ulrich Lins (germana intershangha organizajho DAAD) pri intershanghoj.
Ni esperas, ke la konferenco estos nur komenco de daura kunlaboro kaj intershangho de spertoj. Ni ankau antauvidas, ke konversacioj povos esti daurigataj en la Universala Kongreso en Roterdamo.
tonkin@hartford.edu
wimjansen@casema.nl
|
|