Kvara Nitobe-Simpozio, Vilno, 30 julio – 1 auxgusto 2005

 

Lingvopolitikaj aspektoj de la plivastigxo de Euxropa Unio

 

 

Konkluda Dokumento

Fina versio, 22 auxgusto 2005

 

 

Kunteksto

 

Inter la multaj demandoj levitaj de la plimultigo de la membraro de la Euxropa Unio estas la demando pri lingvoj.  Kvankam la Traktato de Romo antauxvidis egalecon de statuso por la naciaj lingvoj en la institucioj de EU, konsiderinde altigxis la baroj al efektivigo de tiu principo, en la nuna situacio de 25 sxtatoj-membroj kun 21 oficialaj lingvoj, pli ol 25 regionaj kaj minoritataj lingvoj, kaj multaj iom grandaj enmigrintaj lingvokomunumoj, cxiuj kun tre diversaj nombroj de parolantoj.  Sen atenta, sistema, kaj bone financata aliro al mastrumo de la multlingva karaktero de EU, la lingvoj kaj kulturaj valoroj de iuj el la pli malgrandaj sxtatoj kaj nesxtataj lingvogrupoj povus minacigxi, kun sekva kompromito de la principo de egaleco inter EU-membroj kaj malfermigxo al novaj specoj de konflikto kaj lukto en kaj inter nacioj.

 

Tiu situacio estis fokuso de la Kvara Nitobe-Simpozio, organizita de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj en kunlaboro kun la Komitato pri Euxropaj Aferoj de la Litova Parlamento, la Akademio de Sciencioj de Litovio, kaj la Universitato de Vilno.  Pli ol 70 partoprenantoj el pli ol 20 landoj, inkluzive de naux novaj sxtatoj-membroj de EU, kunvenis por esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj sercxi unuanimecon pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingvopolitiko de EU sub la novaj kondicxoj. 

 

 

Zorgoj

 

La simpozianoj komune esprimis fortan apogon al la procezo de euxropa integrigxo, kaj precipe al la streboj disvolvi justan, demokratan kaj altkvalitan komunikadon inter cxiuj euxropanoj.  Ili ankaux dividis la kredon, ke la aktuala lingvopolitiko de EU, cxu en la EU-institucioj mem, cxu je la nivelo de naciaj registaroj, estas neadekvata por atingi tiujn celojn.  La jenaj problemaj evoluoj sxajnas largxe disvastigitaj tra EU:

 

 

 

 

 

 

En la kunteksto de la 25-membra Euxropa Unio, simpozianoj opiniis ke tiuj lingvopolitikaj malfortoj tendencas subfosi la lingvojn de la pli malgrandaj sxtatoj. Simpoziaj prelegantoj atentigis pri la ekzisto de signifaj ekonomiaj kaj politikaj sxargxoj truditaj de la nuna sistemo al la parolantoj de tiuj lingvoj, kaj ili esprimis timon, ke tio longperspektive kondukos al la perdo de statuso kaj vivanteco de cxiuj lingvoj escepte de la plej grandaj.

 

 

Agaddirektoj

 

Kvankam ili pledas por vasta gamo de ideoj kaj prioritatoj en la traktado de tiuj problemoj, partoprenantoj de la simpozio interkonsentis pri la sekvaj kvin cxefaj agaddirektoj:

 

  1. Komuna kadro.  Oni bezonas konstrueman, realisman lingvopolitikan kadron por la Euxropa Unio de 25 landoj, kiu ekvilibrigu protektadon kaj aprezadon de lingva diverseco kun la bezono de efika, altkvalita komunikado inter cxiuj civitanoj de EU.  Partopreno de largxa gamo de individuoj kaj institucioj, reprezentantaj multajn diversajn perspektivojn kaj interesojn, estos nepre necesa por realigi tian vizion. 

 

  1. Publika kaj politika debato. Por estigi la bezonatan politikan volon subtene al tia komuna kadro, necesas multe pli da klopodoj altigi la nivelon kaj intensecon de la prilingva debatoj publikaj kaj politikaj. La malavantagxoj de la nuna sistemo, la investitaj interesoj kiuj subtenas gxin, kaj aro da pozitivaj politikaj alternativoj beoznas vortumadon en manieroj kiuj ebligas diskutadon inter ordinaraj homoj, raportadon fare de jxurnalistoj, kaj konkretajn elpasxojn flanke de elektitaj deputitoj. Gravas disvolvi longdauxrajn politikajn interesgrupojn kaj koaliciojn por alstrebi lingvan egalecon, diversecon, kaj vivipovon.

 

  1. Diversaj solvoj.  En la evoluigo de komuna lingvopolitika kadro, necesas atenti almenaux jenajn kvin agadkampojn, el kiuj cxiu povus postuli malsaman kombinon de solvoj kaj iom malsaman politikan strategion:

·        internan kaj profesian komunikadon de EU-instituticioj, kio intime ligigxas al la profesia kulturo kaj la memregado de la institucioj mem;

·        oficialan komunikadon de EU-institucioj kun civitanoj kaj registaroj, kion reguligas la politikoprocedo de EU inkluzive de sxtatoj-membroj, la Konsilio de Ministroj, kaj Euxropa Komisiono, ktp.;

·        mastrumon de la lingva situacio de la sxtatoj-membroj de EU, kio estas sub jurisdikcio de naciaj parlamentoj kaj fine respondas al la demokrata procedo;

·        mastrumon de komunikado kaj kulturaj rilatoj, interne de EU, flanke de grandega gamo de publikaj, profesiaj, komercaj, neregistaraj kaj privataj organizajxoj kaj institucioj, kies lingvopolitikoj estas plejparte memstaraj sed ofte forte limigitaj de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj;

·        eksteran komunikadon de EU-institucioj kaj sxtatoj-membroj kun ne-euxropaj sxtatoj kaj internaciaj organizajxoj, kio estas influata de kuntekstoj same tutmondaj kiel lokaj, kaj siavice povas havi implicojn por politikaj decidoj ene de EU mem.

 

  1. Alternativaj vizioj.  La evoluigo de komuna kadro, kaj de politikaj solvoj en difinitaj kuntekstoj, profitos el informita publika debatado pri konkurencaj vizioj de la lingva estonteco de la Euxropa Unio.  Inter la vizioj atendantaj formuladon kaj ellaboron estas la jenaj:

·        Vizioj, kiuj tiras konkludojn el diversaj modeloj de multilingvismo tra la mondo por pli bone kompreni la dinamikon kaj potencialajn fortojn kaj malfortojn de la EU-lingvosistemo, kaj gxia loko ene de tutmonda lingvosistemo;

·        Vizioj, kiuj difinas kaj defendas la statuson kaj bezonojn de malgrandaj naciaj kaj ne-naciaj lingvokomunumoj, kaj indigxenaj kaj enmigraj, ene de EU;

·        Vizioj, kiuj disvolvas politikajn rimedojn por certigi ke iu ajn vaste uzata interlingvo ne subfosu la pluvivipovon de la naciaj lingvoj, la egalecan traktadon de ties parolantoj en EU-institucioj, kaj la konservadon de kultura diverseco;

·        Vizioj, kiuj esploras la potencialan rolon de Esperanto ene de komuna lingvokadro de EU, precipe en rilato al gxiaj ekonomiaj avantagxoj kiel pivota lingvo en tradukado kaj interpretado, gxia efikeco kiel enkonduko al lingvolernado, kaj gxiaj meritoj sur la kampo de interkultura komunikado;

·        Vizioj, kiuj projekcias la estontan disvolvigxon de lingva kaj komunika teknologio, kaj de novaj sistemoj de fremdlingva edukado, kaj iliajn potencialajn sekvojn en lingvo-lernado kaj –uzado ene de EU.

 

  1. Politika kaj fakula kunlaboro.  La Kvara Nitobe-Simpozio konsistigis unu el la unuaj okazoj, kie politikistoj kaj fakuloj el plimulto de la sxtatoj de la pligrandigita EU povis diskuti komunajn zorgojn kaj prioritatojn sur la tereno de lingvopolitiko kaj komunikado. Progreso pri la demandoj skizitaj cxi tie dependos de plua kaj plivastigxanta kunlaboro de cxi tiu speco, inkluzive de:

·        Regulaj kunvenoj, kaj je EU-nivelo, kaj inter diversaj sxtataj grupigxoj, ekzemple en la formo de lingvopolitika konferenco por la malpli grandaj EU-sxtatoj kiel oni proponis dum la Simpozio;

·        Disvolvo de reto por sciencaj esploroj, kiu kunligas esploristojn pri la ekonomiko, sociologio, politiko, kaj planado de lingvoj (inkluzive i.a. de edukaj, terminologiaj, kaj juraj aspektoj) kaj kiu kapablas provizi rapidajn kaj bone dokumentitajn informojn al decidofarantoj kaj al jxurnalistoj;

·        Dauxra komunikado per retposxto kaj aliaj rimedoj, kun la celo engagxi kreskantan nombron de sxlosilaj individuoj en la akademiaj, burokrataj kaj politikaj medioj de la EU-sxtatoj, por la evoluigo de komunaj solvoj al komunaj lingvaj problemoj.

La evoluo de EU en kompleksan, novspecan formon de internacia kunlaboro postulas novajn alirojn al la mastrumado de multlingvismo kaj de efika, egaleca komunikado. La disvolvo de kapabloj sur cxi tiu tereno, en la formo de novaj ideoj, fakaj kompetentoj, kaj institucioj, estas urgxa prioritato kiu meritas atenton kaj rimedojn de la naciaj registaroj same kiel de la EU-instancoj.

 

 

Agnoskoj

 

La partoprenantoj de la Kvara Nitobe-Simpozio deziras danki la organizantojn kaj subtenantojn de tiu cxi unua renkontigxo, kaj precipe al la litova parlamento, pro la afabla disponigo de kunvenejo kaj interpretaj servoj, kaj al Esperantic Studies Foundation (Washington, Usono)  pro ties malavara financa subteno.